Aldono:Esperanto/Tabelvortoj

El Vikivortaro

Tabelvortoj[redakti]

En Esperanto ekzistas 45 aŭ 50 vortoj kun diversaj vortospecoj (nedifina pronomo, demandvorto, adverbo, subjunkcio) precipe regule ordigitaj en tabelo kaj konsistantaj el antaŭelemento kaj postelemento.

Tabelo[redakti]

Tabelvortoj

-a
(kvalito)
-al
(kaŭzo)
-am
(tempo)
-e
(loko)
-el
(maniero)
-es
(aparteno)
-o
(aĵo, afero)
-om
(kvanto)
-u
(indidividuo, situacio)
ĉi-
(tutampleksa)
ĉia ĉial ĉiam ĉie ĉiel ĉies ĉio ĉiom ĉiu
i-
(nedifinita)
ia ial iam ie iel ies io iom iu
ki-
(demando/rilatovorto)
kia kial kiam kie kiel kies kio kiom kiu
neni-
(nea vorto)
nenia nenial neniam nenie neniel nenies nenio neniom neniu
ti-
(montrovorto)
tia tial tiam tie tiel ties tio tiom tiu

Oni fojfoje vidas ankaŭ la neologismajn tabelformojn aliu, aliom, aliam, alial, aliel, alies, sed la formoj alia, alie de la Fundamento ne konkordas ĉe la tabelo.

Antaŭelementoj kaj postelementoj[redakti]

Troviĝas kvin antaŭelementoj kaj naŭ aux dek postelementoj. Sed tiuj ne estas vorteroj. Ekz-e, la kolektiva elemento ĉi- havas neniun parencon kun la vorteto ĉi. Simile, tia kaj tie ne sekvas la sencojn de alia kaj alie. La reguloj por formi la tabelvortoj estas facilaj memori, sed ili staras aparte de la resto de la gramatiko de la lingvo.

Antaŭelementoj[redakti]

  • ki- venas de la latinidaj kaj slavaj lingvoj, ekz-e itala chi (/ki/) 'kiu', come 'kiel', quando 'kiam'; franca qui (/ki/) 'kiu', quoi 'kio', quand (/kã/) 'kiam', sed ankaŭ pola k rusa kto 'kiu', rusa kak 'kiel', kogda 'kiam'.
  • ti- similas al ekz-e itala tale 'tia', franca tel 'tia', pola k rusa to 'tio', tam 'tie', kaj germana das 'tio', da 'tie', dann 'tiam'
  • neni- simile al itala nessuno 'neniu', niente 'nenio', rusa k pola serioj je nikt-, germana niemand 'neniu', nichts 'nenio', nie 'neniam', angla none 'neniu, neniom, never 'neniam'.
  • ĉi- estas evidente el la itala, de ciascun (/ĉaskun/) 'ĉiu', eble ankaŭ de la franca chaque 'ĉiu'.
  • i- estas ikoneca retrodeveno, per forlaso de la konsonanton por forlaso de difina senco

Postelementoj[redakti]

  • -u el la italaj -uno, -una, francaj -un, -une
  • -es el la germana -es
  • -am. Eblaj fontoj estas germana dann 'tiam', franca quand 'kiam', ktp. Ŝanĝo de -n al -m por eviti konfuzon kun la akuzativo.
  • -om eble de itala quanto 'kiom', tanto 'tiom'. Ŝanĝo de -n al -m por eviti konfuzon kun la akuzativo.
  • -al eble venas de la dua silabo (-halb) de la germanaj vortoj weshalb (= kial) kaj deshalb (= tial) kun la faciligo lb -> l pro prononcokialo, sed iuj havas aliajn opiniojn. [1]
  • -el, eble el la franca tel

Fontoj[redakti]

  1. Etimologia Vortaro de Esperanto, Volumo 5: S - Z (Ebbe Vilborg 2001), p. 146: eble Latina qua re (= pro kiu afero) kun konsonantoŝanĝo r > l aŭ eble varianto de -il- kun la vokalo a de kaŭzo aŭ eble de Latina causalis, Franca/Hispana/Portugala causal, Itala causale, Germana kausal, Rusa kauzal'nyj. Kp. Litova kodėl.