Aldono-Diskuto:Vortaro angla-Esperanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikivortaro
Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Taylor 49 in topic Kiel forigi neekzistajn vortojn?

Kiel forigi neekzistajn vortojn?[redakti]

En tiu verŝajne helpema vortaro troviĝas du anglaj vortoj — kune kun du proponitaj EO-“tradukoj” — kiuj ne devus esti tie ĉi, ĉar ili estas nur malliterumoj de aliaj vortoj. Ambaŭ vortoj povas esti forigitaj, ĉar iliaj bonaj literumoj, Ayurveda kaj Ayurvedic, jam ekzistas en tiu ĉi vortaro:

Aryuveda
Aryuvedic

Kvankam mi havas sperton pri la Vikipedio kaj la Vikifontaro, mi estas tuta komencanto pri Vikivortaro; mi ankoraŭ ne scipovas krei aŭ redakti la Vikivortaro-artikolojn, do mi ŝatus lerni kiel oni plej helpeme povas labori ĉi tie. Ĉu iu povas ekspliki, kiel mi povas forigi ĉi tiujn nebezonatajn vortojn? Multajn dankojn, Objectivesea (diskuto) 19:54, 25 sep. 2021 (UTC)Reply

Dankon pro la atentigo. Temas pri la paĝo Aldono:Vortaro angla-Esperanto a. Oni ekredaktas ĝin kaj forigas aŭ ĝustigas tion kio malbonas. Mi jam forigis la misliterumitaĵojn. Taylor 49 (diskuto) 20:06, 25 sep. 2021 (UTC)Reply
- - - - -
Mi supozas, ke norma vojo estus:
  • por la artikolo de mistajpita vorto trovi ĉiujn artikolojn, kie ĝi estas uzata - redakti tiujn artikolojn per vera skribformo kaj ligilo al vera artikolo (en menuo maldekstre "Ligiloj ĉi tien")
  • en la artikolo mem mencii ligilon al vera artikolo - aŭ rekte mencii, aŭ eĉ krei iun ŝablonon pri mistajpo (se supozi, ke nombro de mistajpaĵoj estas granda)
  • se la enteno de la artikolo kun mistajpo estas eĉ iel grava - porti tiun entenon en veran artikolon kaj poste forigi.
  • ankaŭ mencii, ke la artikolo estas preta por forigo
  • aldoni la artikolon en la kategorion "por forigo" - Kategorio:Kandidatoj por baldaŭa forigo (30 paĝoj) - resto estos agendo de administrantoj.
Nu, iel tiel Va (🖋️) 06:51, 26 sep. 2021 (UTC)Reply
La du mistajpaĵoj ("Aryuveda" kaj "Aryuvedic") ne havis artikolojn. Taylor 49 (diskuto) 20:14, 26 sep. 2021 (UTC)Reply