tigo

El Vikivortaro
Jump to navigation Jump to search

tig8o 1 🍁 a) Parto de la korpo de la vaskulplantoj, kiu portas burĝonojn, foliojn k eventuale florojn k fruktojn, k kiu kune kun la radiko konsistigas la akson de la planto: aera, subtera (☞ rizomo, tubero), herbeca, ligneca tigo. ☞ branĉo, stipo 2, trunko, ŝoso, pedunklo, petiolo. b) Parto de la korpo de la briofitoj (eksklude de la talaj hepatmuskoj), kiu portas la foliojn. 2 (f) Tio, kio kunligas elementojn, simila al tigo. 3 Ⓣ Cilindra maldika parto de objekto, kiu kuntenas flankajn partojn: tigo de ŝlosilo, de bolto, de ŝraŭbo (la parto ne kanelita); tigo de tranĉilo (tiu najloforma parto, kiu eniĝas en la tenilon); tigo de kristala glaso. limbeca tigo 🍁 Kladodio. tigeto. Ĉiu tigsimila portilo de planto, i.a. pedunklo, petiolo, sporoportanta hifo. sentiga. Ne havanta tigon. sentigigi. 🍴 Forigi la tigojn (pedunklojn) de la vinberoj antaŭ la fermentado, precipe por ruĝa vino. ☞ senberigi. flortig(et)o = pedunklo. folitig(et)o = petiolo. ĝermotigo 🍁 Rudimenta tigo de la embrio de la semplantoj. plumtigo Vd plumo 1. volvotigo 🍁 tigo de iuj plantoj (ekz. konvolvulo), kiu volviĝas ĉirkaŭ apudaj korpoj (plantoj, stango ktp). ☞ volvobranĉo.