sango
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Esperanto[redakti]
Substantivo[redakti]
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | sango | sangoj |
Akuzativo | sangon | sangojn |
- Likvo fluanta en la arterioj, vejnoj, kapilaroj (kaj similaj vaskuloj) de animaloj, ruĝa ĉe la vertebruloj, portanta interalie la nutrajn substancojn, oksigenon kaj la forĵetaĵojn de la ĉeloj.
- Li batis mian nazon kaj aperis sango.
- Vi devus viziti kuraciston pro tre ofta sangado el via nazo.
- La luno estis sangokolora.
- La fiŝoj kaj la nuntempaj reptilioj estas malvarmsangaj animaloj.
- Tiu likvo, kiel simbolo de perforto, murdo, ofero kaj simile.
- Virina lango buĉas sen sango.
- Vi ploros per sangaj larmoj!
- Ĝuste pro tio sangas mia koro.
- Tiu likvo, kiel simbolo de temperamento, pasio.
- Sango bolas, juneco petolas.
- Ŝi estis sovaĝa kaj varmegsanga, sed tamen honesta virino.
- Tiu likvo, kiel simbolo de heredeco (familia, etna, kasta kaj simile).
- La princo estis el reĝa sango.
- Mi volas nur pursangan hundon!
- Tiu likvo, kiel simbolo de parenceco, ofte de deveno.
- Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas.

Tradukoj
[redakti]

![]() | Fontoj kaj citaĵoj |