ĉelo

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Ĉelo

Esperanto[redakti]

 Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo ĉelo ĉeloj
Akuzativo ĉelon ĉelojn
ĉelo en malliberejo
muskla ĉelo
Vorterseparo
ĉel + o

Signifoj
[redakti]

  1. malgranda ĉambro, parte por unu sola persono, en monaĥejo, malliberejo kaj simile
    La krimulo estas en la ĉelo nun.
    Li havas nek ĉelon, nek kelon.
  2. ĉiu el la sesflankaj kavetoj el vakso, en kiun la abeloj enmetas mielon aŭ unu ovon
    Abeloj tenas mielon en sesflankaj ĉeloj el vakso kiel nutraĵon por siaj larvoj kaj ankaŭ kiel provizon por la vintro.
  3. La plej malgranda vivanta unuo, kiu konsistigas la vivulajn histojn aŭ la tuton de la unuĉelaj vivuloj.
    Ĉiu vivulo konsistas el ĉeloj.
    La ĉeloj de plurĉeluloj formas histojn.
    Amebo estas unuĉelulo.
    Nervoĉelo estas ĉelo, funkcianta en la nervosistemo.
  4. Ĉiu el la kvadrataj dividaĵoj de surfaco.
    Ŝaktabulo havas 64 ĉelojn.
    Ŝia jupo estis farita el ĉela ŝtofo.
  5. aranĝaĵo kiu produktas elekron el kemia aŭ radia energio
    Kunmetaĵoj: sunĉelo
Derivaĵoj
ĉelaro, gliĉelo, glioĉelo, imunĉelo, limfoĉelo, melanoĉelo, nervoĉelo, ovoĉelo, plasmoĉelo, gigantĉelo, plurĉelulo, unuĉelulo
Frazaĵoj
glia ĉelo, blanka sangoĉelo, ruĝa sangoĉelo

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „ĉelo“.
Referencoj kaj literaturo