porko

El Vikivortaro
Jump to navigation Jump to search

Esperanto[redakti]

Wikipedia-logo-v2-eo.svg
Vikipedio enhavas artikolon pri:
Wikiquote-logo-en.png
Vikicitaro enhavas citaĵojn por tiu ĉi vorto.
Vidu. porko

Open book 01.svg Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Multenombro
Nominativo porko porkoj
Akuzativo porkon porkojn
[1] Ina porko kun porkido
Nuvola apps edu languages.pngElparolo

IFA:  ['poɾko]

Hyph.pngVorterseparo
pork + o
Flag of Esperanto.svgSignifoj
  1. (biologio, mamulo) genro el familio porkedoj (Sus), kun mallongaj kruroj kaj rostreto
  2. figursenca (insulte) malpurulo, malmoralulo, malklerulo kaj ceteraj
Nuvola kdict glass.pngDeveno
[1] El la latina porcus; greka: πόρκος ‎(pórkos).
Bildo sinonimo en vikivortaro.svgSamsencaĵoj
[1] Sus; Sus scrofa domesticus
Fairytale left red.pngKontraŭvortoj
[2] purulo
Bildo hiperonimo en vikivortaro.svgSupernocioj
[1] dombesto, parhufulo
Bildo hiponimo en vikivortaro.svgSubnocioj
[1] porkaĵo
Wikiquote-logo.svgEkzemploj
[1] Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon.[1]
[1] ne manĝu la porkon, ĉar […] malpura ĝi estas por vi[2]
[2] (figurasence) ĵeti perlojn antaŭ la porkojn[3] (esprimi altajn ideojn antaŭ malkleruloj)
[2] La itala kleriko kolere blekis al ni: «porkoj! […] Geporkoj!»(lb).
Dialog ballons icon.svgFrazaĵoj
[1] porko gruntas; sovaĝa porko (apro)
[1] gastronomia gulaŝo, rizoto el porko; rostita vulvo de porkino

Dialog ballons icon.svg Esprimoj

avarulo kaj porko estas bonaj post la morto[4]
Nuvola apps tree.pngDerivaĵoj
[1] porkejo, porka, virporko, porkino, porkido, porkaĵo
Nuvola apps tree.pngDerivaĵoj
[1] apro

Globe of letters.svgTradukoj
[redakti]


? Referencoj kaj pli da informoj:


Fontoj:

  1. Zamenhofa proverbaro
  2. El la Hebrea Biblio (Malnova Testamento) laŭ la Londona Biblio.
  3. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  4. El la verkaro de L.L. Zamenhof.