kredi
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Esperanto[redakti]
![]() | Deveno |
De latina "crēdĕre" kiu signifas "kredi".
Verbo[redakti]
kredi
Tempo | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
---|---|---|---|
Indikativo | kredis | kredas | kredos |
Adjektiva aktiva participo | kredinta | kredanta | kredonta |
Adjektiva pasiva participo | kredita | kredata | kredota |
Substantiva aktiva participo | kredinto | kredanto | kredonto |
Substantiva pasiva participo | kredito | kredato | kredoto |
Adverba aktiva participo | kredinte | kredante | kredonte |
Adverba pasiva participo | kredite | kredate | kredote |
Moduso | |||
Infinitivo | kredi | ||
Volativo | kredu | ||
Kondicionalo | kredus |
- Rigardi ion kiel verdiritan, ne postulante pruvojn.
- Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj.
- Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas.
- Disputo kredigas, sed ne certigas.
- Rigardi kiel verdireman, ne postulante pruvojn.
- Ĉu vi ne kredas al mi?!
- Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto.
- Vi estas kredinda homo (meritanta kredon).
- Akcepti de iu ion kiel veraĵon.
- Kara, vi povas tion kredi al mi!
- Rigardi ion kiel efektivan aŭ efektiviĝontan, ne postulante pruvojn.
- Mi kredas pri via senkulpeco.
- Al promeso oni ne kredas, - kredu, kiu posedas.
- Ŝi kredeble ne povos veni al mi hodiaŭ.
- Mi ĝuis nekredeblan belecon de la naturo.
- Rigardi iun kiel vere ekzistantan, aŭ kiel sanktan, sen pruvoj.
- Ĉu vi kredas je Dio?
- Ŝi ne ŝatas paroli pri sia kredado.
- Li estas religia kredanto kaj mi estas liberkreda.
- Mi ne komprenas, kial mia nekredado vin ĝenas.

Tradukoj
[redakti]

![]() | Fontoj kaj citaĵoj |