Saltu al enhavo

burĝo

El Vikivortaro
Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.
[3] burĝo
Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo burĝo burĝoj
Akuzativo burĝon burĝojn
Vorterseparo
burĝ/o

Signifoj

[redakti]
  1. civitano, urbano
    • mi estas Judo el Tarso en Kilikio, burĝo de urbo ne malnobla[1]
  2. ne nobelo nek riĉulo, kvankam ne proleto nek malriĉulo
    • Sufiĉe multe da homoj, apartenantaj al la pli bonstataj klasoj, maristoj, Kopenhagaj burĝoj kaj ankaŭ kelke da scienculoj sidis en vigla interparolado ĉe siaj kruĉetoj kaj malmulte atentis la eniranton.[2]
  3. homo havanta kapitalon kaj ekspluatantajn laboristojn, kapitalisto
    • la kelkaj figuroj prezentis renverson de la kapitalismo. Laboristo, kamparano kaj soldato estis renversantaj en la polvon burĝon en cilindro.[3]
  4. homo politike neprogresema, ne deziranta ŝanĝi la sociordon
Ekzemploj
  1. Thomas Mann (1875-1955) [...] Liaj favorataj temoj estas la kontrastoj inter burĝo kaj artisto, inter morto kaj estetiko.[4]
Samsencaĵoj
[1] civitano; sociano
[2] mezklasulo
[3] kapitalisto
Derivaĵoj
[1] etburĝo

Tradukoj

[redakti]
Referencoj kaj literaturo
Fontoj kaj citaĵoj
  1. La Nova Testamento, La agoj 21:39
  2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
  3. Vladimir Varankin. Metropoliteno. — Amsterdamo, Ekrelo (Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo), 1933
  4. Esperantlingva magazino Monato, Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno., 37a jarkolekto, januaro 2016/01