burĝo
Aspekto

| Kazo | Ununombro | Plurnombro |
|---|---|---|
| Nominativo | burĝo | burĝoj |
| Akuzativo | burĝon | burĝojn |
| Vorterseparo |
- burĝ/o
| Signifoj |
- civitano, urbano
- mi estas Judo el Tarso en Kilikio, burĝo de urbo ne malnobla[1]
- ne nobelo nek riĉulo, kvankam ne proleto nek malriĉulo
- Sufiĉe multe da homoj, apartenantaj al la pli bonstataj klasoj, maristoj, Kopenhagaj burĝoj kaj ankaŭ kelke da scienculoj sidis en vigla interparolado ĉe siaj kruĉetoj kaj malmulte atentis la eniranton.[2]
- homo havanta kapitalon kaj ekspluatantajn laboristojn, kapitalisto
- la kelkaj figuroj prezentis renverson de la kapitalismo. Laboristo, kamparano kaj soldato estis renversantaj en la polvon burĝon en cilindro.[3]
- homo politike neprogresema, ne deziranta ŝanĝi la sociordon
| Ekzemploj |
- Thomas Mann (1875-1955) [...] Liaj favorataj temoj estas la kontrastoj inter burĝo kaj artisto, inter morto kaj estetiko.[4]
| Samsencaĵoj |
- [1] civitano; sociano
- [2] mezklasulo
- [3] kapitalisto
| Derivaĵoj |
- [1] etburĝo
| Tradukoj |
homo politike ne progresema
|
| Referencoj kaj literaturo |
- Vikipedio enhavas artikolon pri: Burĝo
"reta-vortaro.de" burĝo- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "burĝo".
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "burĝo"- La Simpla Vortaro, „burĝo“.
| Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ La Nova Testamento, La agoj 21:39
- ↑ H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
- ↑ Vladimir Varankin. Metropoliteno. — Amsterdamo, Ekrelo (Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo), 1933
- ↑ Esperantlingva magazino Monato, Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno., 37a jarkolekto, januaro 2016/01