aranĝo

El Vikivortaro
(Alidirektita el arangxo)

Esperanto[redakti]

Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

 Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo aranĝo aranĝoj
Akuzativo aranĝon aranĝojn
Deveno
el la franca vorto " arranger " → fr
Elparolo
  • IFA aˈrand͡ʒo 
Sono :(lingvo -eo-)
(dosiero)

Signifoj
[redakti]

  1. (en komuna senco)) iu ordoproceso de ordigo
    Sinonimoj: ordo
  2. organizita komuna publika evento, ekzemple renkontiĝo, vojaĝo, kongreso, koncerto kaj tiel plu
    Sinonimoj: evento
  3. (komerco) konsento inter damaĝito kaj asekura kompanio pri la kondiĉoj de damaĝa kazo
  4. (komputado) maniero meti kaj ordigi datumojn sur datumportilo
  5. (muziko) adapto de la melodio, verkita por unu instrumento, al la alia
    Sinonimoj: adapto
Ekzemploj
[1] kalendaro de Esperanto-aranĝoj, plaĉas al mi la aranĝo de via salono, fari taŭgan aranĝon.
[1] efektive, tre laŭdindaj aranĝoj, por teni la popolamason sub la pantoflo![1]
[1] tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo.[2]
[1] de lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo.[3]
[1] brila aranĝo de kongreso.[4]
[2] turismaj aranĝoj.
[4] sur paperfolio oni povas ĝisrandigi la tekston dekstren, aŭ uzi alian tekstaranĝon.
Frazaĵoj
[1] fari definitivan aranĝon
Derivaĵoj
Vidu ankaŭ
[1] aranĝaĵo (konstruaĵo, maŝino)

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Fontoj kaj citaĵoj
  1. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  2. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  3. El la verkaro de L.L. Zamenhof
  4. El la verkaro de L.L. Zamenhof