aranĝo
Aspekto
| Kazo | Ununombro | Plurnombro |
|---|---|---|
| Nominativo | aranĝo | aranĝoj |
| Akuzativo | aranĝon | aranĝojn |
| Deveno |
| Elparolo |
- IFA: aˈrand͡ʒo
Sono : ( lingvo -eo- ) (dosiero)
| Signifoj |
- (en komuna senco)) iu ordo aŭ proceso de ordigo
- Sinonimoj: ordo
- organizita komuna publika evento, ekzemple renkontiĝo, vojaĝo, kongreso, koncerto kaj tiel plu
- Sinonimoj: evento
- (komerco) konsento inter damaĝito kaj asekura kompanio pri la kondiĉoj de damaĝa kazo
- (komputado) maniero meti kaj ordigi datumojn sur datumportilo
- (muziko) adapto de la melodio, verkita por unu instrumento, al la alia
- Sinonimoj: adapto
| Ekzemploj |
- [1] kalendaro de Esperanto-aranĝoj, plaĉas al mi la aranĝo de via salono, fari taŭgan aranĝon.
- [1] efektive, tre laŭdindaj aranĝoj, por teni la popolamason sub la pantoflo![1]
- [1] tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo.[2]
- [1] de lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo.[3]
- [1] brila aranĝo de kongreso.[4]
- [2] turismaj aranĝoj.
- [4] sur paperfolio oni povas ĝisrandigi la tekston dekstren, aŭ uzi alian tekstaranĝon.
| Frazaĵoj |
- [1] fari definitivan aranĝon
| Derivaĵoj |
| Vidu ankaŭ |
- [1] aranĝaĵo (konstruaĵo, maŝino)
| Tradukoj |
|
|
| Referencoj kaj literaturo |
"reta-vortaro.de" aranĝo- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "aranĝo".
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "aranĝo"- La Simpla Vortaro, „aranĝo“.
| Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof