Uzanta diskuto:Piet-c

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Kara Piet-c!

Bonvenon en Vikivortaro! Mi ĝojas, ke vi aliĝis. Sentu vin libera uzi vian vikivortaran paĝon por prezenti vin mem kaj viajn kontribuojn en Vikivortaro. Krome: aldonu vin al la vikivortaristoj de Esperantujo, via lando aŭ viaj interesoj!

Vizitu la helpon, kie vi povos trovi amason da utilaj informoj. Kaj eksciu kiel redakti paĝon. Se vi volas krei novajn esperantajn kapvortojn, vi povas rigardi la dezirliston.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi ~~~~

Jonathan Webley 20:18, 5. Feb 2010 (UTC)

Kategorioj[redakti]

Dankon pro via helpo ĉi tien. Mi vidas ke vi kreis multajn kategoriojn. Mi ŝatas kategoriojn (kaj ŝablonojn). Sed, ĉiu kreis kategoriojn laŭ sia propra sistemo. Vidu unu - ĝi estas en du kategorioj: Kategorio:Numeraloj en la esperanta lingvo kaj Kategorio:Nombroj.

Estas paĝo pri kategorioj sed ĝi konsideras nur esperanton kaj ne aliajn lingvojn.

Eble, ĉu ni povas diskuti tiun sur Vikivortaro diskuto:Kategorio?

Amike, Jonathan Webley 09:34, 11. Feb 2010 (UTC)

Mi opinias ke ni ne redaktas kategoriojn ĉar ni ne jam konsentis sistemon. Mi ne volas ke ni malŝpari tempo pro malbonaj redaktoj. Mi volas bonan sistemon kiu ĉiuj ŝatos. Amike, Jonathan Webley 16:30, 12. Feb 2010 (UTC)

Mi opinias ke la plej bona kategorio por la anglaj monatoj estas Kategorio:Monatoj EN, do mi volas forigi Kategorio:Monatoj en la angla. Mi ŝanĝis ŝablono:en-monatoj. Ĉu vi konsentas? Amike, Jonathan Webley 07:42, 20. Feb 2010 (UTC)

Kategorio "Gramatiko en la germana"[redakti]

Saluton, Piet-c. Ankaŭ mi gratulas vin pro via bonega kunlaboro. Mi prizorgemas en Vikivortaro, interalie, la germanan. Vi kreis la kategorion [[Kategorio:Gramatiko en la germana]] sed laŭ mia opinio tion estus pli bone nomumita [[Kategorio:Germana gramatiko]]. Mi kreis tiun kategorion kaj aldirektis al ĝi artikolojn, kiuj vere parolas pri germana gramatiko (anstataŭ aldirekti al ĝi la germanajn substantivojn, ktp.). Ekzemple: Vikivortaro:Germana/Listo de germanaj verbaj prefiksoj. Krome, la kategorion [[Kategorio:Germanaj substantivoj]] mi enmetis sub la kategorioj [[Kategorio:Substantivoj]] kaj [[Kategorio:Germana]] anstataŭ sub [[Kategorio:Germana gramatiko]] (ĉar temas pri listo de substantivoj kaj ne pri gramatiko). Tiumaniere oni faras je la germana Vikivortaro. Mi esperas, ke vi konsentos kun ĉi tiuj ŝanĝoj. Kion vi opinias? --Pablo Escobar 11:00, 20. Feb 2010 (UTC)

Indeksoj laŭ lingvoj[redakti]

Saluton, Piet-c. Kial vi faras malpliigon de la nombro de indeksoj laŭ lingvoj en la Ŝablono:VIKIVORTARO? Lingvoj, kiujn vi deprenas ja enhavas kapvortojn (ekz. la armena, la malnovslava, ktp.), ĉu ne? Laboreme, --Pablo Escobar 19:42, 9 Okt. 2011 (UTC)

Saluton, Pablo. Mi ne volas depreni lingvojn kun kapvortoj. Sube mi provos klarigi tion, kion mi volis, kaj volas, fari.

Mi pensemas ke nia Vikivortaro devus esti facile komprenebla por ĉiu Esperantisto. Tamen verŝajne la Kategorio:Indeksoj laŭ lingvoj estas malfacile komprenebla kaj ne tre interesa. Do pli bone estus anstataŭigi tiujn indeksojn je Lingvoj-kategorioj.
Tial ekz. pli bone estis deloki la tutan enhavon de Kategorio:CU (богатъ) al Kategorio:Malnovslava kaj poste alidirekti Kategorio:CU al Kategorio:Malnovslava.
Krome poste ni povos fari pli interesaj la enhavon de la Lingvoj-paĝoj (per tekstoj, ligiloj, bildoj ..).
Se ni volos ni povos lasi ligilon al Malnovslava en la ĉefpaĝo, aŭ ne.

Laboreme, --Piet-c 21:46, 9 Okt. 2011 (UTC)

Ĝuste tion antaŭ longe mi intencis fari. Gratulon. Krome, endus rekategorigi ĉiujn individuajn kapvortojn al nova kategorio, kiel mi hodiaŭ faris kun la arabaj, hebreaj kaj armenaj kapvortoj (antaŭe kategorigitaj laŭ la unua litero de la kapvorto). Bedaŭras, ke tio postulas multe da laboro sed ne estas neeble fari. --Pablo Escobar 22:10, 9 Okt. 2011 (UTC)

Saluton Piet-c. Mi starigis belan ŝablonon Ŝablono:por cele al aldoni ĝin en voĉdonajn paĝojn. Ĉar vi ŝanĝis ĝin al "portugala", ĉu vi povus starigi alian ekvivalenton al Ŝablono:por, kiun mi starigis? Dankon.--Pablo Escobar 16:57, 17 Jan. 2012 (UTC)

Saluton Pablo. {{Por}} funkcionas nun kiel via malnova ŝablono por. Mi esperas ke ne estas problemo por vi. Amike, --Piet-c 17:10, 17 Jan. 2012 (UTC)
Bonege. Dankon.--Pablo Escobar 21:15, 20 Jan. 2012 (UTC)

[redakti]

I've replied you on m:User_talk:Nemo_bis. Thanks! Nemo bis (diskuto) 23:31, 15 Nov. 2012 (UTC)

Bonjour,

Je voudrais te dire que si tu as besoin d'aide pour régler le problème avec ce modèle (le problème signalé en commentaire), alors n'hésite pas à me dire qu'est-ce qui ne marche pas. Parce que dans certaines pages comme marto, l'affichage est mauvais, alors que dans d'autres pages, comme dudek, l'affichage est bon.

Quelle est l'affichage souhaité par la communauté du Vikivortaro ?

Merci d'avance pour ta réponse,

Cordialement, Automatik (diskuto) 09:48, 8 Maj. 2013 (UTC)

Saluton kara amiko!

Mi provis esperantigi tiun origine ruslingvan ŝablonon, sed ŝajne malsukcesis. Almenaŭ en la kreita de mi artikolo майдан ĝi funkcias malĝuste, ekzemple "moknomoj" ne estas montrataj. Mi ĝenerale mallertas pri ŝablonoj, sed en Vikivortaro ne estas granda elekteblo, ĉu ne? )))--RG72 (diskuto) 16:01, 29 Mar. 2014 (UTC)