Uzanta diskuto:Helpetanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Kara Helpetanto!

Bonvenon en Vikivortaro! Mi ĝojas, ke vi aliĝis. Sentu vin libera uzi vian vikivortaran paĝon por prezenti vin mem kaj viajn kontribuojn en Vikivortaro. Krome: aldonu vin al la vikivortaristoj de Esperantujo, via lando aŭ viaj interesoj!

Vizitu la helpon, kie vi povos trovi amason da utilaj informoj. Kaj eksciu kiel redakti paĝon. Se vi volas krei novajn esperantajn kapvortojn, vi povas rigardi la dezirliston.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi Taylor 49 (diskuto) 19:47, 13 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

japana[redakti]

Dankon pro viaj kontribuoj. Kelkaj detaloj:

  • Por la elparolo disponeblas {{IFA}} (kaj laŭ interkonsento IFA estu la sola uzata sistemo de elparolo).
  • Tabelo pre kruda HTML-kodo estas iomete valida (kaj la via estas konsentite bela), sed oni kiel eble preferas ŝablonojn. Por pluraj japanaj skriboj disponeblas {{khr}}. Eblas plibonigi ĝin se vi intencas plie kontribui kaj bezonas pli bonas ŝablonon. Diru kion vi deziras.

Mi ne regnas la japanan. Amike Taylor 49 (diskuto) 19:54, 13 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la amika saluto kaj tiuj detaloj! Mi ŝanĝos la {{khr}} ŝablonon per eroj de kaj mia versio kaj via versio. Esperas, ke vi aprobos ĝin Helpetanto (diskuto) 00:15, 14 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi devis iomete redakti la ŝablonon. Kial? Redaktante ŝablonon oni pripensu paĝojn kiuj jam uzas ĝin (povas esti multegaj). Ŝanĝo de sintakso aŭ aspekto povas rompi ilin. En la kazo de {{khr}} vi forigis la enlinian version (uzata sur birdo) kaj ŝanĝis la funkcion de la lasta anonima parametro. Kiel fari?
  • ne efektivigi kompatiblecrompajn ŝanĝojn (ofte ne eblas)
  • post redakto de ŝablono (tuj aŭ almenaŭ baldaŭ) ĝustigi ĉiujn paĝojn kiuj jam uzas ĝin kaj ne ŝatas la novan version (ne ĝustigi signifas postlasi rompon, eble eĉ larĝskalan)
  • krei novan ŝablonon kun nova sintakso aŭ funkcio, kaj poste iom post iom transŝalti paĝoj kiuj uzas la malnovan ŝablonon al la nova ĝustigante sintakson aŭ ĉirkaŭaĵon (ne transŝalti ne kaŭzas rekte rompon, sed akumuliĝon de malsamaj ŝablonoj kun sama tasko, kio siavice ĝenas superrigardon pri la ŝablonaro, malfaciligas kontribuadon kaj bontenadon, kaj fine ankaŭ malplialtigas kvaliton)
Vi forigis la nombran version te 1月 de la vorto 一月. Ĉu ĝi validas en la japana aŭ ne? Taylor 49 (diskuto) 17:59, 14 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi komprenas viajn rezonojn kaj ne plu ŝanĝos la ŝablonajn sintaksojn. Mi beligos la enlinian version. Por respondi via demandon: jes, 1月 (kaj ĉiuj nombraj versioj) validas en la japana, sed mi volis havi aparta "Kun nombro" tabelnoto por ĝi, tial ĝi estis mallonge forigita tute. Pardonu min!
Due, mi juĝas, ke la ĝusta formo estas "kanĵie", ne *kanĝie. La Vikipedio artikolo pri esperantigo de vortoj el japana fonto diras: "Tiuj literoj [J en la Hepburn-sistemo, Zi kaj Zy en la Kunrej-sistemo] iomete estas elektitaj ne laŭ japana literumo (yotsugana), nek laŭ sonoj ĉe la komenco aŭ meze de vorto." Ekzemploj de tio estas:
  • 柔道 (jūdō; zyûdô) iĝas "ĵudo" en Esperanto, ne *ĝudo.
  • 忍者 (ninja; ninzya) iĝas "ninĵo" en Esperanto, ne *ninĝo.
  • 富士山 (fujisan; huzisan) iĝas "Fuĵi-monto" aŭ "Monto Fuĵi" en Esperanto, ne *Fuĝi-monto.
Tial 漢字 (kanji; kanzi) iĝas "kanĵio" aŭ "kanĵo" en Esperanto. Ni devas korekti la kazojn de *kanĝie. Faru bone Helpetanto (diskuto) 00:05, 15 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Sauton
La ŝanĝon "kanĝie" -> "kanĵie" vi povas efektivigi. Ĉu la hibrida formo kun araba cifero ekzistas ankaŭ en la hiragana skribo? Parametro "ka=" disponeblas. Sed la fakulo pri japanaj skriboj estas vi, ne mi. Taylor 49 (diskuto) 00:15, 15 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Oni povas fari tion, sed oni probable neniam vidos tion. Ekzemple, 1かい anstataŭ 1回 estas ne lingve malĝusta, sed ĝi estas certe strangega. Helpetanto (diskuto) 01:01, 15 mar. 2021 (UTC)[Respondi]