Diskuto:ĉjanja

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Mulfoja arbitra detruo[redakti]

Protokoloj de arbitra detruo:

La registrita arkive versio de la paĝo

konforme al kiu mi restaŭras la artikolon.
. Va (🖋️) 12:32, 30 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Neniu "arbitra detruo" okazis. Mi dufoje forigis la paĝon post propono de "Uzanto:Robin van der Vliet" kun pravigo "la vorto ne ekzistas". Kaj ni jam plurfoje diskutis tion antaŭe. Ĉu vi havas fontojn kie la vorto estas uzata? Taylor 49 (diskuto) 17:08, 31 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Strange estas, ke Uzanto:Robin van der Vliet ne proponis forigi la vorton ri, kiu ne ekzistas, sed estas uzata en babilado. Pri la fonto - mi menciis la lokon, kie estas granda, sed ne nepre plena kolekto de la plej probabla loko de ekzempla uzo. Tamen la ekzemplo de uzo estus nun interesa fakto. Ekzisto de evidente komprenebla vorto ne bezonas pruvon. Va (🖋️) 18:48, 31 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Falsaj fontoj[redakti]

La du fontoj kiujn vi aldonis estas rekte falsaj.

Vi estas fraŭdisto. Taylor 49 (diskuto) 17:20, 31 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĉu vi vere kontrolis ĉiujn numerojn de la revuo "El Popola Ĉinio"? Ĉu Vi garantias, ke la specimenoj estas ĉie precize rekonitaj konforme al alfabeto de Esperanto post skanado? Ĉu vi garantias, ke eĉ en proponita fonto estas ĉiuj specimenoj de la revuo?
Kaj, kompreneble, mi povas doni multajn ekzemplojn de vortoj, por kiuj forestas ekzemploj ĉe la servo Tatoeba. Eĉ plue, estis tempo, kiam ĉe Tatoeba forestis eĉ iuj ajn ekzemploj... https://who.is/whois/tatoeba.org - la domajno estis registrita en junio 2008. Do, iam venos tempo, kiam tie aperos la ekzemploj de uzo.
La referenco ne povas esti falsa - ĝi estas malplena nun, tamen ĝi ne estas konstanta - la datumo kresas.
Pri la fonto. Mi simple menciis tiun informon, kiun konas. Mi ne povas pruvi, mi ne povas malpruvi.
Tamen por uzi vorton, kreeblan simile al aliaj vortoj de esperanto mi ne bezonas eĉ pruvon. La vorto havas evidentan sencon, ne bezonas eĉ klarigon por posedanto de la lingvo.
Se vi havas propran vidpunkton - esprimu ĝin en diskutoj, sed ne detruu la informon. Vi rajtas havi opinion. Sed vi ne rajtas detrui informon. Va (🖋️) 18:12, 31 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Oni aldonu nur fontojn kiuj pruveble enhavas la vorton. Mi ne havas devon kontroli ion ajn por vi. Taylor 49 (diskuto) 18:14, 31 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Tiam devas forigi ĉion, kio forestas ĉe AdE. Kaj se vi ne havas devon kontroli, do vi samtempe ne havas rajton ion forigi. Va (🖋️) 18:50, 31 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Sepa okazo de vandalismo[redakti]

La protokolo: https://eo.wiktionary.org/w/index.php?title=%C4%89janja&type=revision&diff=1030963&oldid=1028231
Utila informo: https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata:Vandalism
. Va (🖋️) 08:10, 1 jan. 2022 (UTC)[Respondi]