ŝanceliĝi

El Vikivortaro
Ĉi tiu kapvorto estis en 2011
49-a vorto de la semajno.

Esperanto[redakti]

 Verbo[redakti]

  • (netransitiva)
Vorterseparo
ŝancel + + i

Signifoj
[redakti]

[1] esti forte skuata kaj fariĝi facile falonta
[2] (figure) esti malfortigita, malfirmigita, endanĝerigita
[3] (figure) heziti
Ekzemploj
[1] Li ŝanceliĝis kaj falis; liaj piedoj ŝanceliĝis; ŝanceliĝas la tero kiel ebriulo kaj balanciĝas kiel hamako; ŝi ne iras rekte laŭ la vojo, ŝiaj paŝoj ŝanceliĝas; ne ŝanceliĝu dekstren nek maldekstren; la ŝipo glitis facile kaj sen forta ŝanceliĝado sur la glata maro.
[2] Mirinde, kiel tiu novelo memorigas pri antaŭnelongaj tempoj, kiam la regantoj, timante, ke ŝanceliĝos ilia ĉiopermesa potenco (...), kruele persekutadis disidentojn pro tio, ke ili aŭdacis pensi aliel[1]; lia sano ekŝanceliĝis; la enspezoj de la ŝtato ekŝanceliĝas.
[3] Vi nun komencas dubeme ŝanceliĝi; Marta videble ŝanceliĝis momenton.
Samsencaĵoj
[3] timi
Derivaĵoj
ekŝanceliĝi

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Fontoj kaj citaĵoj
  1. Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto.Roterdamo, 2005, paĝo