Saltu al enhavo

Ŝablono:etimo-муж

El Vikivortaro

la malnovslava *mǫžь, de kiu interalie devenis: a malnovrusa мѹжь, la malnovslava мѫжь (la malnovgreka ἀνήρ), la la ukraina муж, la bulgara мъжъ́т, la serbokroata му̑ж, la slovena mо̑ž (genitivo: mоžа̑), la ĉeĥa muž, la slovaka muž, la pola mąż (genitivo: męźa), la suprasoraba muž, la malsuprasoraba muž.

Sendube ĝi parencas al la sanskrita mánuṣ (mánu-, mánuṣ-), do viro, edzo, al la avesta manuš-, la gota manna, la malnovislanda maðr (pluralo de menn). Memorindas ankaŭ la latino-ĝermana Мannus — nomo de la praŭlo de la ĝermanoj (Tacito), la friga Μάνης — la praŭlo de la frigoj.

Formiĝo de la slava vorto mǫžь kompareblas kun la litovaj žmogùs (viro) kaj žmó-nės (pluralo de homoj). Same la greka πρέσβυς, la krita πρεῖγυς. Supozeble ĉi tie oni vidas malsamajn aldonaĵojn: -g- kaj -u-. La malnovslava ŝanĝo de la sonoj nu̯ > ng ne havas pruvojn.

La esprimo выйти замуж enhavas malnovan akuzativan formon kaj signifas ke edzino sekvas la edzon en ilian geedzeco, do kvazaŭ sin kaŝas malantaŭ li.

Мужик origine estis diminutiva formo de муж. Ĝi aperis ĉar tiutempe homojn kun malpli alta jura, socia statuso oni markis kiel neplenkreskulojn. Tio kompareblas kun la la malnovrusa отърокъ, la serbokroata мла̏ђи (servistoj).

La esprimo мужеский род, мужской род estas la slavona gramatika paŭsaĵo el la greka γένος ἀρσενικόν. Max Julius Friedrich Fasmer. Russisches etymologisches Wörterbuch (Rusa etimologia vortaro)

La ŝablono estas uzata per