Ŝablono-Diskuto:Deveno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Kial oni ŝanĝis la klasikan Etimologio??? Mi ne vidas neceson ŝanĝi delonge uzitan ŝablonon pro onia trovo ne diskutita en la E-vikivortarista komunumo. Mi kontraŭas tiun ŝanĝon.--Fernando Maia Jr. 23:46, 16. Jul 2010 (UTC)

Jen miaj argumentoj por "deveno" anstataŭ "etimologio". Tamen, se mi faris impertinentaĵon, bv. malfaru la ŝanĝon:
  • "Etimologio", kvankam jam aldonita al la PIV, estas vorto direkte prenita el la greka: ἐτυμολογία (etimologia), el ἔτυμος (étimos) = vera, kaj λόγος (logos) = vorto, do, "vervorto".
  • "Deveno" havas pli da Esperanteco ol "etimologio" ĉar temas pri malpli abstrakta vorto.
  • Esperanto estas tre logika lingvo: ofte tia, kia la germana. La germana Vikivortaro utiligas "Herkunft" anstataŭ "Etymologie" pro la sama kialo: komprenebleco por tiuj, kiuj ne konas lingvistikajn termojn.
  • Mi prenis "devenon" ĉar ĝi estis la Esperanta signifo trovebla en la PIV. --Pablo Escobar 08:17, 17. Jul 2010 (UTC)
Pablo, tio estas tikla diskuto. Vi parte pravas, sed etimologio estas delonge uzata vorto kaj en Esperanto kaj en Vikivortaro. Mi ne volas argumenti pri ĝi, krom tio, ke ĝi estas faka kaj trafe porvortara vorto. Envere tiu ŝanĝo ne plibonigas la ĝeneralan aferon, sed spegulas individuan preferon. Estos pluraj, kiuj preferos etimologio, kaj aliaj pluraj, kiuj preferos deveno. Bona konsilo por la kunlaborado en la viki-projektoj estas akcepti kion oni jam uzas kaj kontribui kun kio oni ankoraŭ ne uzas. Estas pluraj aferoj en Vikipedio kaj ĉi tie pri kiuj mi ne konsentas aŭ ŝanĝus, sed mi akceptas ilin kaj kun ili laboras. Konklude: mi favoras reveni al "Etimologio".--Fernando Maia Jr. 07:23, 20. Jul 2010 (UTC)

=={{Deveno}}==[redakti]

Por ne fuŝigi artikololojn jam havante la formon ==={{Deveno}}===, en ĉi ŝablono mi provis plurajn kodtekstojn sensukcese. Bedaŭrinde "=== ===" daŭre aperas en la artikoloj. Bv. konsilu min por trovi solvon.--Pablo Escobar 11:59, 17. Jul 2010 (UTC)

Pablo, estas pli trafe ne uzi en la ŝablonoj la sekcimarkilojn ("=== ==="). Tio donas al ni liberecon ŝanĝi la gradon de la sekcion por la sama ŝablono. Oni jam provis uzi sekcimarkilojn en la ĉi-tieaj ŝablonoj antaŭe, sed ni konkludis, ke ni ne devas uzi tiujn markilojn. Tial la plej trafa afero estas zorgi nur pri la aspekto de la ŝablono, sed lasi libera sian sekcinivelon. Amike, Fernando Maia Jr. 07:23, 20. Jul 2010 (UTC).
La ŝablono plu misfunkcias. Ekzemple en artikolo брат ĝi aperigas nuran surskribon Deveno sen formi respektivan sekcion. Do tiu sekcio ne videblas en la enhavo de la artikolo. Necesas korekti tion por ke ĝi funkciu same kiel aliaj ŝablonoj (Antonimoj ks). RG72 (diskuto) 07:42, 7 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
 Farita Taylor 49 (diskuto) 21:01, 8 apr. 2021 (UTC)[Respondi]