Ŝablono-Diskuto:Aussprache

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Robin, la komento, kiun chi tiu shablono enmetas en la kapvorto (forigi la [tutan] artikolon) ne estas trafa. Krome, temas nur pri redirekto al Esperanta shablono. Tiel longe, ke la chefa shablono havas Esperantan nomon, Esperanto anstatau la germana estas priviligiita. La legantoj ne vidas la germanan vorton. Dum pli ol 10 jaroj ghi shparis al mi multe da tempo, kaj nun vi forigas ghin.-- Pablo Escobar 20:34, 11 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi havas la impreson, ke vi ne legis la mesaĝojn, kiujn mi lastfoje sendis al vi. Same kiel oni decidis forigi la eblon uzi esperantajn lingvonomojn kaj devigi la uzadon de lingvokodoj, oni ankaŭ decidis, ke la germana ne ludu privilegiitan rolon en la esperanta Vikivortaro. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:20, 12 jun. 2018 (UTC)[Respondi]
Forigu. Taylor 49 (diskuto) 13:57, 13 jun. 2018 (UTC)[Respondi]
Nek la germana nek iu ajn lingvo ludu privilegiitan rolon, kompreneble. Sed kial simpla redirekto al ja esperanta ŝablono signifus "privilegiitan rolon de la germana" (aŭ de la hispana, angla, ktp.)? Ĉu la fakto, ke ĝi redirektas ne pruvas, ke tio, kion oni privileias estas Esperanto? Ĝis nun tio neniam malhelpis ies ajn laboron kaj male, tio ŝparas multe da tempo kiam oni kopias el alia Vikivortaro. Ne estas konfuzoj, se en la kodo oni uzas strangaĵojn; kio gravas, tio estas la afiŝado de la paĝo; ne la kodo. Kompreneble, ni ŝanĝu iom post iom tiujn "strangaĵojn" al Esperanta kodo ankaŭ, ideale, sed dume mi pensas, ke simpla redirekto malhelpas neniun!
Mia celo ne estas kvereli sed kune trovi solvon kaj interkromprenon. Amike, -- Pablo Escobar 06:48, 18 jun. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi daŭre havas la impreson, ke vi neniel legis miajn mesaĝojn. Bonvolu legi ilin unue atentu, poste legi la diskuton kaj la voĉdonadon rilate la privilegiita rolo de la germana lingvo en la esperanta Vikivortaro. Kompreneble ne estu alilingvaj strangaĵoj en la kodo, ĉu vi feliĉus kun strangaĵoj en la nederlanda, la ĉina aŭ la araba en la kodo? Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:59, 18 jun. 2018 (UTC)[Respondi]
Pardonon pro mia iom pasiv-agresiva respondo, mi proponis ĉe via diskutpaĝo solvon, kiu espereble plaĉas al vi. Per tiu solvo, oni ne havas ĉi tiujn germanajn ŝablonojn, sed vi daŭre povas uzi ilin en via propra redaktilo. Ili tuj konvertiĝas al esperantaj ŝablonoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:53, 18 jun. 2018 (UTC)[Respondi]
Ĉu iu kuraĝas forigi ĉi tiun ŝablonon (kaj ĉiujn aliajn forigendajn kandidatojn), aŭ ĉu mi alportu nukleajn armilojn? Taylor 49 (diskuto) 12:07, 21 jun. 2018 (UTC)[Respondi]
Nur Uzanto:Pablo Escobar povas forigi ilin, kiel la sola administranto. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:18, 21 jun. 2018 (UTC)[Respondi]
La plej genian solvon vi okazigis, Robin. Elkoran dankon. Kaj jes, mi ne feliĉus kun strangaĵoj en la nederlanda, la ĉina aŭ la araba.-- Pablo Escobar 01:34, 30 jun. 2018 (UTC)[Respondi]