ĝis
Aspekto
Esperanto
[redakti]Prepozicio
[redakti]ĝis ( eo , PP )
Signifoj |
- montras lokon, kiun ia movo atingas, sed ne pasas
- montras tempon, kiam aŭ post kiam, sed ne antaŭ kiam, iu situacio finiĝos
- montras la tempan limon kiam aŭ antaŭ kiam io certe okazos aŭ devos okazi
Ekzemploj |
- Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas. [1]
- Vi ne ricevos dolĉaĵon ĝis vi finos vian hejmtaskon: Vi ne ricevos dolĉaĵon nun, nek iam ajn antaŭ ol vi finos vian hejmtaskon, sed eble poste. Vi ricevos dolĉaĵon nur post kiam vi finos vian hejmtaskon.
- Mi atendos tie ĉi ĝis via reveno: mi atendos dum la tuta tempo antaŭ via reveno; mi ne ĉesos atendi, krom kiam vi revenos.
- Li alvenos ĝis vendredo: li eble alvenos vendredon, aŭ eble antaŭe, sed ne poste; li certe alvenos vendrede se li ne estos jam alveninta.
Tradukoj |
Vortfaradoj kaj vortgrupigadoj |
Vortgrupoj kun "ĝis" (1)
Referencoj kaj literaturo |
- ĝis
- "reta-vortaro.de" ĝis
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "ĝis".
- Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "ĝis"
- La Simpla Vortaro, „ĝis“.
- ĝis
Fontoj kaj citaĵoj |
Esperanto
[redakti]Interjekcio
[redakti]ĝis ( eo , PP )
(saluto)
Signifoj |
- (mallongigita formo de) ĝis revido
Tradukoj |
- Por ĉiuj signifoj vidu tradukojn sub ĝis revido