Saltu al enhavo

tondi

El Vikivortaro
Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo tondis tondas tondos
Adjektiva aktiva participo tondinta tondanta tondonta
Adjektiva pasiva participo tondita tondata tondota
Substantiva aktiva participo tondinto tondanto tondonto
Substantiva pasiva participo tondito tondato tondoto
Adverba aktiva participo tondinte tondante tondonte
Adverba pasiva participo tondite tondate tondote
Moduso
Infinitivo tondi
Volativo tondu
Kondicionalo tondus
  1. fortranĉi (lanon, harojn, herbojn kaj simile) per tondilo
    Mi ne povas kredi, ke vi tondis la harojn!
    Antaŭ la festo mi iros al la tondisto.
    Li uzas tondomaŝinon por tondi siajn harojn.
    Ŝi detondis siajn harojn kaj forĵetis ilin.
  2. senigi je haroj, lano kaj simile, uzante tondilon
    Patro tondas la heĝon.
    Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj.
    Por ŝafo tondita Dio venton moderigas.
    La periodo de tondado de la ŝafoj jam komenciĝis.
    Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.
    Ŝi eltondis sian artikolon el la revuo por memoro.

Tradukoj

[redakti]
Referencoj kaj literaturo