spiri
Aspekto
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | spiris | spiras | spiros |
| Adjektiva aktiva participo | spirinta | spiranta | spironta |
| Adjektiva pasiva participo | spirita | spirata | spirota |
| Substantiva aktiva participo | spirinto | spiranto | spironto |
| Substantiva pasiva participo | spirito | spirato | spiroto |
| Adverba aktiva participo | spirinte | spirante | spironte |
| Adverba pasiva participo | spirite | spirate | spirote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | spiri | ||
| Volativo | spiru | ||
| Kondicionalo | spirus | ||
| Elparolo |
- IFA: ˈspiri
| Signifoj |
- enlasi aeron en la pulmojn kaj ellasi ĝin, post kiam ĝi reoksigenis la sangon
- Mi eliros por spiri freŝan aeron.
- Dum la tuta nokto mi aŭskultis lian spiradon.
- Fratino blovis sian spiraĵon sur la vintran fenestron.
- La hundo laciĝis de la kurado kaj spiregis.
- Mi enspiris freŝan aeron kaj tuj eksentis min pli bone.
- La aero de la drinkejo estas tute nespirebla!
- Li estis kurinta kaj venis nun senspire trans la korton.
- per tiaj pulmaj movoj, montri, ke oni estas viva
- Ŝi ankoraŭ spiras!
- Li jam faras la lastan spiron.
- iom halti en streĉa penado
- Lasu min spiri, mi petas.
- Permesu al mi ekspiri.
- elspiri
- Ĉiuj liaj vortoj kaj agoj spiras tiun ideon.
- Lia libro elspiras malamon.
| Tradukoj |
| Referencoj kaj literaturo |