sed

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi

sed (Esperanto)[redakti]

Open book 01.svgPartikulo. Open book 01.svgKonjunkcio[redakti]

Esperanto star.svg Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

Rimarko:

Post kvankam oni uzas en la ĉefpropozicio tamen, ne sed.

Vortseparo:

sed.

Elparolo

IFA/'sed/

Bildo senco en vikivortaro.svg Signifoj

  1. Sed ligas frazojn aŭ frazpartojn, kaj montras, ke ili iel kontrastas inter si. Konjunkcio, montranta kontraŭecon, malsamecon aŭ diferencon inter tio, kio antaŭas, kaj tio, kio sekvas, kaj sekve servanta por esprimi limigan kondiĉon, eĉ ankaŭ surprizon aŭ nur simplan transiron al alia ideo: mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon[1]; Dion fidu, sed senfare ne sidu[2]; lingvo arta ne sole povas, sed devas esti pli perfekta, ol lingvoj naturaj[3]; lango miela, sed koro kruela[4]; (kun elipso: «mi povus plion diri, daŭrigi» ktp) sed ni revenu al nia interrompita analizado[5]; sed ni ne parolu plu pri tiu ĉi punkto[6]; (kiel citaĵo) li ĉiam elpaŝis kun ia «sed»[7].

Fairytale right.png Samsencaĵoj

☞ cetere, kontraŭe, male, tamen, aliflanke

Nuvola apps tree.png Derivaĵoj

sedi (netransitiva) Kontraŭdiri, obĵeti: en mi la intelekto sedis[8].

Ekzemploj

  1. Granda doto kaj oro, sed mankas la koro.[9]
  2. 1 Ili havas ne nur ... (ion ajn), sed ankaŭ ... (iu-alian aĵon).
2. 2 Mi ne venos al vi, sed viaĝos al kongreso.

Nuvola filesystems www.png Tradukoj[redakti]


? Referencoj kaj pli da informoj:


Fontoj:

  1. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  2. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  3. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  4. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  5. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  6. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  7. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  8. El la verkaro de Gaston Waringhien.
  9. L. L. ZAMENHOF. Zamenhofa proverbaro.