okupi

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

Verbo[redakti]

 okup + i ( eo , VE )

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo okupis okupas okupos
Adjektiva aktiva participo okupinta okupanta okuponta
Adjektiva pasiva participo okupita okupata okupota
Substantiva aktiva participo okupinto okupanto okuponto
Substantiva pasiva participo okupito okupato okupoto
Adverba aktiva participo okupinte okupante okuponte
Adverba pasiva participo okupite okupate okupote
Moduso
Infinitivo okupi
Volativo okupu
Kondicionalo okupus

Signifoj
[redakti]

  1. ((militado), (transitiva)) lokiĝi en certa (alies) areo kaj pli malpli perforte kontroli ĝin
    Malamikoj okupis nian urbon.
    Mi ne scias, kiom longe daŭros la okupado.
    Okupantoj ne intencas forlasi nian landon.
  2. longtempe troviĝi ie kaj forpreni aŭ kontroli spacon
    Mia skribaĵo okupas tri paĝojn.
    Okupi sen celo lokon sub ĉielo.
  3. tiri al si la atenton aŭ intereson
    Ŝi okupis ĉiujn liajn pensojn.
    Nun mi estas okupita, bonvolu ne ĝeni min.
    Denove vi okupiĝas pri bagateloj!
    Li havas nenian okupon nuntempe - li estas senokupa.
    Dancado estas mia ŝatokupo.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo