konservi
Aspekto
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | konservis | konservas | konservos |
| Adjektiva aktiva participo | konservinta | konservanta | konservonta |
| Adjektiva pasiva participo | konservita | konservata | konservota |
| Substantiva aktiva participo | konservinto | konservanto | konservonto |
| Substantiva pasiva participo | konservito | konservato | konservoto |
| Adverba aktiva participo | konservinte | konservante | konservonte |
| Adverba pasiva participo | konservite | konservate | konservote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | konservi | ||
| Volativo | konservu | ||
| Kondicionalo | konservus | ||
- Zorgi, ke io ne difektiĝu aŭ ne perdiĝu; malebligi pereon de io.
- Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon de incendio.
- Mi petas vin konservi ĉi tiun sekreton.
- Li garantiis al mi la konservon de la memoro.
- Infano metis ankoraŭ kelkajn monerojn en la konservujon.
- Li forkuris sub instigo de la instinkto de memkonservado (defendo de la propra vivo kontraŭ ĉiaj danĝeroj).
- Ne perdi, plu posedi, havi ankoraŭ.
- Ŝi konservis sian junecon kaj belecon.
- Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.
- Mi devas preni la varon de la konservejo, ĉar ĝi ne estas ĉi tie.
- Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte. (Zamenhof proverbo)
- Per speciala preparado gardi (manĝaĵojn) kontraŭ putrado, ŝimo aŭ alia difektiĝo.
- Ĉu vi povas helpi konservi la legomojn?
- Mi aĉetis libron pri konservado de la nutraĵoj.
- Mi tre ŝatas fruktajn konservaĵojn, kiujn preparas mia avino.
- Konservas eĉ karbo la strukturon de l'arbo. (Zamenhof proverbo)
| Tradukoj |
| Referencoj kaj literaturo |