igi

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Verbo[redakti]

Signifoj
[redakti]

  1. instigi, persvadi, atingi, tiamaniere, ke la objekto de la verbo agu laŭ la tuje sekva verbo
Ekzemploj
  1. igi la aliajn gazetojn konatigi siajn legantojn kun nia literaturo. (L.L. Zamenhof)
Rimarkoj
  • La diferencoj inter igi kaj fari estas:

- ke igi neniam signifas kreiprodukti,: la tajloro faris (ne: igis) al mi veston;
- ke fari neniam havas infinitivan objekton; ekzemple, oni ne diru: Io faris rapide bati ĝian koron, sed Io igis rapide bati (...);
- ke fari kun objekta predikativo egalas ĝuste al igi esti; ekzemple, la frazo "Tio igis la homon esti singarda" egalas la frazon "Tio faris la homon singarda".

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo