fumi

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Verbo[redakti]

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo fumis fumas fumos
Adjektiva aktiva participo fuminta fumanta fumonta
Adjektiva pasiva participo fumita fumata fumota
Substantiva aktiva participo fuminto fumanto fumonto
Substantiva pasiva participo fumito fumato fumoto
Adverba aktiva participo fuminte fumante fumonte
Adverba pasiva participo fumite fumate fumote
Moduso
Infinitivo fumi
Volativo fumu
Kondicionalo fumus
Vorterseparo
fum + i
(verbo ambaŭtransitiva)

Signifoj
[redakti]

  1. (netransitiva) ellasi fumon (pro brulado aŭ nur alta temperaturo kiu kaŭzas partan detruiĝon de materialo aŭ eĉ per aliaj procesoj entute sen alta temperaturo)
    Mi timas. Rigardu kiel nia vulkano fumas.
  2. (transitiva) ardigi certajn objektojn (cigaredojn aŭ simile) por obseda plezuro de fumo
    Antaŭ 20 jaroj preskaŭ ĉiuj fumis en restoracioj sed nuntempe fumado estas plejpare malpermesita.
    Mi neniam fumas cigaredojn. Mi fumas nur luksajn cigarojn.
    Kunmetaĵoj: fumanto, nefumanto
    Vidu ankaŭ: cigaredo, cigaro, tabako
Informoj supre de ĉi tiu linio koncernas la apartajn difinojn sub kiuj ili estas havigitaj. Malsupre lokigitaj informoj koncernas ĉiujn aŭ almenaŭ plurajn difinojn.
Parencaĵoj: fumo
Vidu ankaŭ: fajro, brulo
Rimarkoj: Transitiva uzo (kun eksplicita aŭ subkomprenata objekto) estas kutima, kvankam tiam laŭlogike la verba formo estu "fumigi".

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „fumi“.