fosi
Aspekto
Esperanto
[redakti]Verbo
[redakti]
fos + i ( eo , VE )
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | fosis | fosas | fosos |
| Adjektiva aktiva participo | fosinta | fosanta | fosonta |
| Adjektiva pasiva participo | fosita | fosata | fosota |
| Substantiva aktiva participo | fosinto | fosanto | fosonto |
| Substantiva pasiva participo | fosito | fosato | fosoto |
| Adverba aktiva participo | fosinte | fosante | fosonte |
| Adverba pasiva participo | fosite | fosate | fosote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | fosi | ||
| Volativo | fosu | ||
| Kondicionalo | fosus | ||
| Elparolo |
- IFA: ˈfosi
| Signifoj |
- fari kavaĵon elprenante teron
- Ili prenis fosilojn kaj komencis fosi tombon.
- Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson.
- Estas tre danĝere resti en la fosejo.
- Oni disfosis la tombon de antikva homo.
- Ili enfosis siajn riĉaĵojn, sed mi elfosis ilin.
- Ĉi tie okazas prifosoj / prifosado (teknika esplorlaboro por elserĉi vestiĝojn de la homa agado kaj fosiliojn).
- Akvo silenta subfosas la bordon.
- per speciala ilo miksi aŭ turni teron por kultivado
- Avo fosas (prifosas) la ĝardenon.
- Mi iris helpi al li pri la fosado.
- traserĉi, pedante prilabori aŭ esplori
- Mi fosis en la tuta libro por trovi, kiel nomiĝis tiu loko.
- Mi serĉfosis en mia poŝo.
| Tradukoj |
| Vortfaradoj kaj vortgrupigadoj |
Frazoj kun "fosi" (1)
| Referencoj kaj literaturo |
"reta-vortaro.de" fosi
fos- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "fosi".
- La Simpla Vortaro, „fosi“.
- Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „fosi“.
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "fosi"