felto

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi
  • felt/o. Ŝtofo ne teksita, farita el kungluitaj k kunpremitaj haroj aŭ laneroj.

felta 1 De, el felto: felta ĉapelo. 2 Simila al felto: felta muskotapiŝo. felti (tr) Kunpremi mane aŭ maŝine bestoharojn por fari felton: felti lanon. feltiĝi. Alpreni la konsiston, la aspekton de felto: tro longe portata trikoto feltiĝas. feltizi, feltogarni. Provizi per felta garnaĵo: feltizi la flankojn de pordo, la subaĵon de tapiŝo.