entute
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Esperanto[redakti]
Adverbo[redakti]
![]() | Vorterseparo |
- en/tut/e

Signifoj
[redakti]

- [1] ĉion konsiderante kaj interkompensante: povas esti demando pri la tempo, sed neniu dubas, ke tiu ĉi fakto entute iam venos[1]; tiu ĉi ideo entute en la publiko ne estas hejme, kiel ĝi devas esti[2]; entute la vivo estas nemultekosta en tiu lando.
- [2] sume: ĉiom; ĉion kalkulante: mi havas entute nur 25 rublojn[3]; entute la nombro de la delegitoj estis 33.
- [3] ĝenerale: lia morto estis granda bato por nia afero entute kaj speciale por ĝia disvastiĝado en Germanujo[4].
![]() | Ekzemploj |
- [1] Kaj oni eĉ ne parolu pri la eblecoj de literatura kreado aŭ entute de arta esprimiĝo en ĝi! [5]
![]() | Samsencaĵoj |
- [1] konklude; resume; unuvorte

Tradukoj
[redakti]

|
![]() | Referencoj kaj literaturo |
- Vikipedio enhavas artikolon pri: Entute
entute
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 "entute".
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, „entute“.
- La Simpla Vortaro, „entute“
![]() | Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof.
- ↑ RETORIKO de D-ro IVO LAPENNA (voĉlegita de Luis Jorge Santos-Morales).