ek

El Vikivortaro
Jump to navigation Jump to search

Esperanto[redakti]

Esperanto star.svg Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

Open book 01.svg Antaŭsilabo[redakti]

Hyph.pngVorterseparo
ek/

Flag of Esperanto.svgSignifoj
[redakti]

[I] aspekta antaŭsilabo signifanta, ke la procezo komenciĝas subite kaj precize je preciza momento
[1] kun ebla plua daŭro (komenca aspekto): ekdormi, ekdroni; subite ni ekvidis la maron; eksonis la sonoriloj; se homo ekaŭdas ion konatan[1]; kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed ni trompiĝis[2]; ekbruligu kandelon, ĉar estas jam mallume[3]; ekde (komencante tuj post) tiu dato.
Basic Notebook.svgRimarkoj
En tiu senco la antaŭsilabo ek (komenciĝo de procezo) ludas ĉe la statverboj la saman rolon, kiel la postsilabo (veno en staton): eksidisidiĝi, ekstaristariĝi, ekkuŝikuŝiĝi.
[2] sen plua daŭro (momenta aspekto): ekkrii[4]; mi eksaltis de surprizo[5]; du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo[6].
Basic Notebook.svgRimarkoj
En tiu senco la prefikso ek, same kiel ĝia kontraŭo ad, estas uzata kiel konjugacia afikso, por precizigi la sencon de la perfekto: ĝi prezentas la agon kiel simplan kaj nedaŭran temperon, kaj tradukas la francan „simplan pasinton“ kaj la grekan „aoriston“: tio ĉi ekenuigis la virinon; ŝi ekbrulis per envio; la vento ekŝancelis la akvon.
[II] Memstare uzata morfemo kun la senco 1.
Nuvola apps tree.pngDerivaĵoj
ek! Interj., signifanta «ni komencu!, ni iru!»: ek al la batalo!.
eki netransitiva
[1] Komenciĝi.
[2] Ekagi: kiam ni ekos?[7].
eke de = ekde (vidu de)

Globe of letters.svgTradukoj
[redakti]

Book Hexagonal Icon.svgReferencoj kaj literaturo
[1] Wikipedia puce.png
Wikipedia-logo-v2-eo.svg
Vikipedio enhavas artikolon pri:
Icon river source.svgFontoj kaj citaĵoj
  1. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  2. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  3. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  4. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  5. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  6. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  7. El la verkaro de Abel Montagut.

sveda[redakti]

Open book 01.svg Substantivo[redakti]

blad och ollon ifrån en ek
  • komuna
  • (en) ek, eken, ekar, ekarna
Hyph.pngSilabseparo
ek, pluralo: ek-ar
Nuvola apps edu languages.pngElparolo
Aŭdekzemploj:
(dosiero)

Flag of Esperanto.svgSignifoj
[redakti]

  1. kverko
Bildo hiperonimo en vikivortaro.svgSupernocioj
[1] lövträd, träd
Wikiquote-logo.svgEkzemploj
  1. Vid vägkorsningen där det gamla värdshustet låg står fortfarande två ekar.
Nuvola apps kreversi.pngVortfaradoj
[1] ekmöbel, ekträ, eklöv, ekollon
Book Hexagonal Icon.svgReferencoj kaj literaturo
[1] Svenska Akademiens Ordbok „ek
[1] Svenska Akademien (Hrsg.): Svenska Akademiens ordlista över svenska språket. (SAOL). 13. Auflage. Norstedts Akademiska Förlag, Stockholm ISBN 91-7227-419-0 (Netzausgabe), paĝo 174