cimo

El Vikivortaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Esperanto[redakti]

Esperanto star.svg Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.

Open book 01.svg Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo cimo cimoj
Akuzativo cimon cimojn
[1] cimo
[1] fikantaj cimoj
Nuvola kdict glass.svgDeveno
El la itala cimice

Flag of Esperanto.svgSignifoj
[redakti]

[1] genro el familio cimedoj: vulgara nomo de ĉiu insekto el la ordo de heteropteroj: cimojn karakterizas antaŭaj flugiloj kun interna ledosimila k ekstera lameneca partoj (☞ duonelitro), dum la postaj flugiloj estas tute membranecaj; multaj cimoj havas odorajn (ofte malbonodorajn) glandojn.
[2] G. (Cimex) de plataj, malbonodoraj insektoj el la ordo de hemipteroj, subordo de heteropteroj, kun kriplaj flugiloj: abomena ĉambro, k cimoj tiaj, kiajn mi nenie vidis: ili mordas kiel hundoj[1].
[3] 💻 Fm nomo de fuŝo en komputila programo: sencimigilo.
Bildo sinonimo en vikivortaro.svgSamsencaĵoj
[1] heteroptero. ➞ cumo.
Wikiquote-logo.svgEkzemploj
[1] ‘Oni devis trakti la judojn kiel cimojn’, estis la devizo de la persekutantoj.[2]
Dialog ballons icon.svgFrazaĵoj
akvokura cimo. Geriso.
dorsnaĝa cimo. Notonekto.
Nuvola apps tree.svgDerivaĵoj
fajrocimo (kn) cimo 1 el la g. Pyrrhocoris, ruĝa k nigra.
litcimo. Sp. de cimo 2 (Cimex lectularius), vivanta en domoj, precipe en litoj, muroj, malantaŭ tapetoj, k suĉanta sangon de homoj. Sin. litlaŭso.
plantocimo (kn) cimo 1, vivanta sur semplantoj.
Arrow through Ring.svgVidu ankaŭ
[2] hemiptero

Globe of letters.svgTradukoj
[redakti]

Icon river source.svgFontoj kaj citaĵoj
  1. El la verkaro de L.L. Zamenhof.
  2. Tivadar Soros. Maskerado ĉirkaŭ la morto. Nazimondo en Hungarujo. — Roterdamo, 2001, p. 97.