bitch

El Vikivortaro

angla[redakti]

 Substantivo[redakti]

Prononco
IFA bɪtʃ 
Deveno
El la mezangla biche, bicche el la malnovangla bicce, el la praĝermana *bikjǭ (komparu la norvegan bikkje ("hundo") kaj malnovdanan bikke), el *bikjaną ‎("puŝi, ataki") (komparu la malnovnordlandan bikkja ‎("plonĝi en akvon"), nederlandan bikken ‎("haki")). Finfine el la prahindeŭropa *bʰeg- ("frakasi, rompi.")

Signifoj
[redakti]

  1. (neaktuala krom kampare) hundino, precipe kiu lastatempe naskis idaron
    My bitch just had puppies: they're so cute!
    Mia hundino ĵus naskis idaron: ili estas tiom beletaj!
  2. (sakra, ofenda) malestiminda aŭ malagrabla homo, kutime virino aŭ viro konsiderata kiel ineca; virinaĉo
    Ann gossiped about me and mocked my work; sometimes she can be a real bitch! (D. H. Lawrence, Sons and Lovers, 1913, I. iv. 60)
    Anjo klaĉis pri mi kaj mokis mian verkaron; fojfoje ŝi povas esti ega virinaĉo!
  3. (sakra, ofenda) cedema homo, ofte ina aŭ ineca, kiu faras kion volas aliaj; sklavo
    Do you have to ask your man before you do everything? You must be the bitch in the relationship.
    Ĉu vi devas peti vian viron antaŭ ol vi faras ĉion? Vi sendube estas la cedanto de la amrilato.
  4. (neformala) plendaĉo
  5. (neformala) malfacila problemo
    Level 5 was a real bitch, don’t you think?
    La kvina etapo estis ega malfacilaĵo, ĉu ne?
  6. (figura) io malagrabla kaj kvazaŭ venĝema
    Karma is a bitch.
    Karmo estas malagrabla kaj kvazaŭ venĝema afero.

 Verbo[redakti]

Signifoj
[redakti]

  1. (neformala) plendaĉi
    Stop bitching and do something.
    Ĉesu plendaĉi kaj agu.