Vikivortaro:Vikivortarmanio Medellín 2014

El Vikivortaro

La unua Esperanta Vikivortarmanio okazos de la 31-a de oktobro ĝis la 3-a de novembro 2014 en Medellín (Kolombio), organizata de uzanto:Pablo Escobar omaĝe al la dekjariĝo de la Vikivortaro en Esperanto. Pli da informoj oni povas trovi ĉi tie.

Enkonduko[redakti]

[1] Medellín kadre de la departemento Antjokjo (Kolombio)

Historie unua unika internacia renkontiĝo de esperantistoj-vikivortaristoj kaj interesiĝantoj pri la libera interreta vortaro Vikivortaro!

Ni invitas kaj spertulojn por renkonti siajn kolegojn, kiujn ili ĝis nun konas eble nur virtuale, kaj novulojn, kiuj volus ekscii pli pri tiu ĉi fascina projekto kaj lerni, kiel mem kontribui al ĝi. Ni ofertos kaj komunajn programojn kaj apartajn seminariojn laŭ grado de progresinteco.

La aranĝo okazos ekde la 31-a de oktobro ĝis la 3-a de novembro 2014 en Medellín, urbo situanta en centro-nordoriento de Kolombio, ĉ. 414 km nordoriente de Bogoto.

La ĉeforganizunto de la aranĝo estos Kolombia Esperanto-Ligo, kadre de ties samtempe okazonta 20-a Kolombia Kongreso de Esperanto.

Nome de teamanoj, klopodontaj pri via kontento, invitas vin al Kolombio,--uzanto:Pablo Escobar.

Supozata programo[redakti]

  • prelegoj ligitaj ankaŭ al la kolombia kongreso de Esperanto:
    • 1a de novembro: Kio estas kaj Kio ne estas Vikipedio (Preleganto Remux)
    • 2a de novembro: Vikimediaj Projektoj (Preleganto Remux)
    • 3a de novembro: Trejnado pri Dosier-alŝutado al Komunejo kaj Vikio Amas Monumentojn (Preleganto Sahaquiel9102)
  • Aliaj prelegoj
  • trejnado pri Vikivortaro kaj aliaj projektoj de la Fondaĵo Vikimedio
    • (event. pri aliaj komputilaj lertecoj) por komencantoj kaj spertuloj·
  • fakaj diskutoj kaj laborgrupoj ·
  • vespera (neformala) programo (filmprojekciado, muzikumado ktp)
  • La ekskurso Pablo Escobar tra Medellín kaj la bieno Hacienda Nápoles, en Esperanto (ekskurso por eksterlandanoj pri la historio de la estingiĝinta ĉefbandito).

Eksteraj ligiloj[redakti]