Vikivortaro-Diskuto:Vikivortarmanio Medellín 2014

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Kelkaj rekomendoj[redakti]

Mi ĝojas, ke vi decidis organizi Vikivortarmanion! Bonŝancon al la organiza teamo kaj partoprenontoj!

Post kiam estis organizita Esperanta Vikimanio en Ĉeĥio, la Ĉeĥia Vikimedia organizo plendetis, ke ili tute ne estis invititaj, eĉ se nur formale. Se ne jam estis farite, mi rekomendas kontakti kaj informi / inviti Wikimedia Colombia kaj ankaŭ Esperantan laborgrupon Esperanto kaj Libera Scio.

Pri programo mi rekomendas priparoli d:Wikidata:Wiktionary - mi persone ne spertas pri prilaboro de Vikivortaro per Vikidatumoj, sed tio povas havi tre grandajn (bonajn) konsekvencojn.

Bondezire. --KuboF (diskuto) 21:20, 4 Sep. 2014 (UTC)

Kara KuboF!
Via mesaĝo estas tre kuraĝiga. Unue neniu reagis al la propono pri la okazigo, kaj jen tute en la daŭro de tri tagoj mi ricevis mesaĝojn el tri homoj, inter tiuj unu el la organizantoj de la venonta Esperanta kolombia kongreso!
Via admono pri la sendenda mesaĝo al la Vikimedia organizo valoras multe. Mi certe kontaktos ilin por informi kaj inviti. Pri ELiSo, jam iu kolombia membro feliĉe kontaktis min.
Pri la paĝo d:Wikidata:Wiktionary, mi ankoraŭ ne komprenas, kion mi faru tie (mia agado en Vikivortaro estas pleje pri redaktado de paĝoj kaj kapvortoj anstataŭ pri tiaj administraĵoj [eĉ se mi estas administranto]).
Koran dankon! Amike, --Pablo Escobar (diskuto) 03:58, 9 Sep. 2014 (UTC)