Vikivortaro:Uzantgrupoj laŭ rajtoj

El Vikivortaro

En la softvaro MediaWiki uzata far publikaj vikioj ekzistas kelkaj niveloj de aliraj rajtoj. Reguloj kaj principoj estas plejparte samaj ĉe ĉiuj vikiaj projektoj, tamen prezentiĝas etaj diferencoj.

Niveloj de aliro[redakti]

(vicigite laŭ la kreskanta kvanto da povo)

IP-uloj aŭ anonimuloj[redakti]

Ne enlalutintaj uzantoj. Rajtas redakti plejmultajn paĝojn. Rajtas krei novajn paĝojn (tio validas ĉi tie kaj ĉe preskaŭ ĉiuj aliaj vikioj).

Registritaj uzantoj[redakti]

Uzantoj kiuj kreis konton kaj ensalutis. Rajtaj redakti kaj alinomi paĝojn. Por registriĝi vidu Specialaĵo:Krei konton.

Administrantoj[redakti]

Burokratoj[redakti]

Stevardoj (globala grupo)[redakti]

La uzantoj kun la rajtoj de stevardo povas laŭ interkonsento ŝanĝi uzantajn rajtojn de ajna uzanto en ajna projekto de la fondaĵo Wikimedia. Tio ebligas atribui kaj depreni administrantajn rajtojn kaj doni robotan flagon. Ilia agado estas registrata en la protokolo (vidu sube). Postuloj pri ilia helpo apartenas la la paĝo meta:Requests for permissions. Stevardoj kutime ne faras agojn, kiujn povas plenumi loka administranto aŭ burokrato.

Evoluigantoj (globala grupo)[redakti]

La plej alta nivelo de aliro (fakte tio estas la tuta grupo de alir-niveloj, la diferencoj por normala uzanto ne estas videblaj) estas evoluiganto. La evoluigantoj povas fari rektajn ŝanĝojn en la softvaro kaj la datumbazo de la vikio (la tuta multlingva Vikivortaro, do inkluzive de la Esperanta Vikivortaro). Evoluigantoj kutime ne faras la plimulton de kutimaj administrantaj funkcioj. Evoluigantojn eblas kontakti pere de e-poŝta konferenco Wikitech-L aŭ ĉe IRC-kanalo #mediawiki. Por la listo de evoluigantoj kaj por aliaj informoj vidu meta:Developer (en la angla lingvo).