Uzanta diskuto:Vollis

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro
(Alidirektita el Uzanta diskuto:Sigur)

Por komenco[redakti]

Bonvenon, estimata samideano Vollis!
Nia malgranda komunumo ĝojas, ke vi aliĝis.


Mi vidis la artikolon geonklo, kiun vi kreis. Pri tiu temo, ĉu vi legis, ekzemple, jen tiun artikolon de PMEG? La citaĵo: "GE-vortoj estas normale multe-nombraj". Fakte ni devus havi aŭ la artikolon "geonklo" kun rimarko, ke tiu vorto estas uzata nur multnombre, aŭ havi artikolon "geonkloj", kie estas menciite, ke gramatike tio estas pluralo de vorto "geonklo", sed singularo ne estas uzata... nu, iel tiel.
Por tiuj celoj ni eĉ havas kategoriojn. Kiel ekzemplo bonvolu rigardi la vorton mono kaj je Kategorio:Substantivo nursingulara (Esperanto) (74 paĝoj). Kaj vorton okulvitroj kaj je Kategorio:Substantivo nurplurala (Esperanto) (7 paĝoj).
Mia persona opinio estas, ke okazo de "okulvitroj" taŭgas la plej bone.
De nomo de nia komunumo, Va (🖋️) 18:36, 25 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi ne tre bone konas la regulojn de Vikivortaro. Mi pensis, ke geonklo devas sekvi la saman logikon kiel gepatro (kiu estas ankaŭ neologismo). Mi tamen metis la plenan deklinacion. Ĉu mi nur metu la akuzativon? Mi ne komprenis, ĉar en la artikolo "gepatroj" la vorto nur estas difinata kiel la "plurala formo de substantivo gepatro". Sigur (diskuto) 19:25, 25 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Temas ne pri reguloj de Vikivortaro, temas pri Esperanto.
Kiel vi juste menciis, "geonklo" kaj "gepatro" - estas neologisma uzmaniero por vortoj faritaj per prefikso ge-. La senco de tiu neologismo - ŝanĝi lingvon pro antaŭnelonge aperintaj bezonoj. Kiel longe ekzistas tiu bezono kaj kiel longe ĝi ekzistos? Kaj eĉ pli profunde - ĉu devas ŝanĝi la gramatikon se aperas iu novaj bezonoj. Ni jam havas ekzemplon, kiam ŝanĝoj de reguloj kaj de vortaro kaŭzis aperon de la lingvo Ido. Mi ne kontraŭ ekzisto de ĝi, tamen same bofronismo kaj idismo tre forte batis esperanto-movadon, bremsis kaj dividis.
Jes, laŭ reguloj ni povas konstrui pluralon. Tio estas gramatiko. Ankaŭ ekzistas alia aspekto de lingvo - w:Semantiko. El ebleco konstrui ne sekvas ekzisto de senco de ĉio konstruita. Mi donis ekzemplon de vorto mono - ni povas konstrui formon monoj, tamen ĝi estas sensenca kadre de Esperanto.
Same tiel mi povas diri, ke mi jam ne komprenas vin - via neologisma lingvo jam ne estas Esperanto. Tio povas esti iu nova lingvo - senprobleme, mi ne estas kontraŭ ion novan. Sed tiu novaĵo estas same ne Esperanto, kiel ne estas Esperanto w:Ido, w:Novialo ktp.
Kaj mi konversacias kun vi kun la celo - pripensu ideojn, kiujn mi esprimis. Iomete legu pri historio de nia lingvo, pri gramatiko kaj semantiko. Kaj krom "neologismoj", kiuj kontraŭdiras al semantiko, ĉi tie ni havas aliajn problemojn. Por ekzemple, eĉ ne ĉiuj vortoj el la Fundamento aŭ el baza radikaro estas priskribitaj. Kaj eĉ plue - eĉ se iu paĝo ekzistas, tio ne signifas, ke ĝi enhavas artikolon pri la vorto de Esperanto! Mi rivelis tiun fakton antaŭ nelonge. Rigardu je Kategorio:Ĝermo (95 paĝoj) - mi trovis kelkajn ekzemplojn kaj metis en tiun kategorion.
Do, mia ideo estas - antaŭ ol ludi kun neologismoj kaj nelogismoj tre utilus, se ni komence faru utilan vortaron el kutimaj vortoj. Va (🖋️) 20:46, 25 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Kiel vi prave diras, estas pli utilaj aferoj por fari. Tial mi ne perdos multan tempon pri la afero. Se vi volas movi la artikolon al "geonkloj", tio estos bone al mi (kaj same por "gepatro" kiu ne estis mia). Kaj eĉ forigi la singularan artikolon. Vi estas pli sperta ol mi. Sigur (diskuto) 21:10, 25 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Bone, mi pripensos la okazon. Ni ĉi tie ĝis nun ne havas jam pretan sistemon por tiu konkreta celo, ĉar nombro de vortoj kun tiu trajto - nurpluraleco - estas malgranda. Nun la artikolo restu en ekzistanta formo kun malgrandaj ŝanĝoj (kategoriigo, rimarko pri nur pluraleco ktp - mi faros tion).
Aliaj utilaĵoj. Tre utilus, se vi kreus vian paĝon de uzanto - Uzanto:Sigur. Mi eĉ povas konsili al vi krei kontan paĝon ĉe Meta-Vikio - meta.wikimedia.org - m:User:Sigur. Tiam tiu paĝo aŭtomate aperados en ĉiuj projektoj kie vi faros eĉ fojan redakton. Tre komforte.
Ankaŭ ni bezonas vian sperton pri la germana! Tre multaj paĝoj kun artikoloj pri la germana estis kreitaj jam antaŭ longe. Tre utilus rekontroli ilin, ĝustigi kaj renovigi la stilon. Kaj la laboro por porti aŭ krei la rimedojn por vortfleksio tiam ne estis farita komplete. Bedaŭrinde. Ankaŭ multaj ekzistantaj paĝoj aspektas tiel, ke ili estas pli utilaj por parolanto de la germana, sed ne por parolanto en Esperanto. Simple imagu ke vi estas esperantisto, kiu volus studi la germanan, - kion tiam vi volus vidi en la artikoloj pri germanaj vortoj?
Komencu ekde statistiko - Vikivortaro:Statistikoj/Lingvara_superrigardo.
PS: kaj ankaŭ rigardu por informo la statistikon de Duolingo - https://www.businessofapps.com/data/duolingo-statistics/ kaj https://blog.duolingo.com/global-language-report-2020/ - tio povas doni iujn aldonajn ideojn.
. Va (🖋️) 06:44, 26 dec. 2021 (UTC)[Respondi]