Helpo:Ŝablonaro vortara

El Vikivortaro

Loko[redakti]

La koncernaj ŝablonoj troveblas en Kategorio:Ŝablonaro vortara (44 paĝoj).

Utilo[redakti]

La ŝablonoj ligas al eksteraj retaj vortaroj, unu aparta ŝablono por unu vortaro.

Variaĵoj[redakti]

Ili estu kiel eble simile konstruitaj, sed prezentiĝas diversaj neeviteblaj variaĵoj:

  • kvanto da lingvoj
    • la plejmultaj estas unulingvaj, sed {{ref-Wordreference}} estas dulingva (angla + hispana), kaj {{ref-Tato}} estas multlingva
    • dulingvaj kaj multlingvaj ŝablonoj postulas lingvokodon kiel la plej frua parametro
  • eblo ligi al unuopa kapvorto kaj maniero lokigi ĝin
    • ofte eblas ligi al unuopa kapvorto, ekzemple ĉe {{ref-KBBI}}, sed foje ne, ekzemple ĉe {{ref-EGNAC}}{{ref-Bertilo-Afriko}}
    • se eblas ligi al unuopa kapvorto, tiam kutime ne necesas parametroj, kaj la aŭtomate ellegita paĝonomo estas la kapvorto, sed tio ne disponeblas por {{ref-ReVo}} pro ĝia strukturo, do ĉiam necesas parametro kies ĝustan valoron (ofte radiko per iksokodo) oni eltrovu kaj postkontrolu permane
  • kelkaj havas kromajn funkciojn:
    • {{ref-PIV}} estas ĉefe uzata por ligi al unuopa kapvorto, sed disponeblas speciala parametro # kiu malaktivigas tion kaj tiel havigas pure referencan ŝablonon pri la vortaro PIV
    • {{ref-Tato}} estas dudirekta, Esperanto -> aliaj lingvoj, aŭ unu alia lingvo -> Esperanto, kun kroma funkcio "unika frazo" per parametro id=

Problemhavaj signoj[redakti]

La kapvorton necesas transdoni al ekstera servilo pere de URL:o. Malmulta kvanto da ĉagreno rezultiĝas el ĉapelitaj aŭ nelatinaj literoj. La plej grava ĝeno estas spacoj kaj apostrofoj. Modulo ((pagenamkod)) prizorgas tion. Ĉu certa vortara ŝablono bone funkcias oni ne povas fidinde prijuĝi testante facilan kapvorton kiel "vortaro", sed preferinde ekzemple "lion's share" kun spacoj kaj apostrofoj.

Fontoj kaj citaĵoj[redakti]

Pro kohereco de sintakso kaj minimumigo de risko de citaĵaj eraroj, oni nepre evitu enmeton de <ref> kaj </ref> en la ŝablonoj. Se malsuprenmetitaj referencoj estas dezirindaj, oni prizorgu tion ene de kodo sur la kapvorta paĝo, ekzemple <ref>{{ŝl|ref-PIV|#}}</ref>.

Rompo kaj morto[redakti]

Foje okazas ke oni porĉiam fermas vortaran servon, aŭ transformas senpagan servon al pagita. Aŭ oni povas ŝanĝi la strukturon de la URL:o kaj tiel rompi la respondan ŝablonon. Foje helpas ĝisdatigo de la ŝablono, eble post serĉo de nova adreso de sama servo, trovo de alia servo por sama lingvo, aŭ ĝisdatigo de la formato de la URL:o. Ligi al nurpaga servo ne utilas. Do povas okazi ke vortara ŝablono senespere senutiliĝas, kaj ne eblas eviti forigon de ĝi.