Helpo-Diskuto:IFA

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Ŝanĝoj[redakti]

Ĉar tiu estas Helpo kaj ne kopio de la oficiala IPA/API, mi movis la 'aliajn konsonantojn' al la tabelo de elpulmaj konsonantoj, ĉar ili estis ĉiuj elpulmaj; aldonis la duonvokalojn al la vokala tabelo, kaj donis pluajn tonojn. [h] estas kaj frikativo kaj alproksimiĝo, ktp. Por la nomoj de la lokoj de artikulacio, ni havis miksaĵon de fonetikaj terminoj kaj korpopartoj ('labiala, palatala' sed 'denta, glota' ktp). Mi elektis la korpopartojn por klaro kaj por ŝpari spacon.

En ReVo, sub 'laringo', oni skribas "faringecigitaj frikativoj", do 'faringeco' taŭgus pridiri la diakritilon. Kwamikagami (diskuto) 01:10, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Punkto iom pedanta -- [u̟] ne estas antaŭigita [u], kiu vorto signifus movo aŭ ŝanĝo (ekz-e /u/ elparolata kiel [u̟]), sed, je sia senco fonetika, nur vokalo pli antaŭa ol [u]. Do mi ŝanĝis vortojn kiel "antaŭigita" al "pli antaŭa". Kwamikagami (diskuto) 04:55, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]