Diskuto:tvångssvenska

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

La signifo kaj la fako[redakti]

Mi povas akcepti, ke alilingvaj vortoj ne havas tradukojn en la Esperanta Vikivortaro kaj ke Taylor 49 do devis forprenis la tradukojn. Tamen estas sufiĉe mistere, kial fremdlingvaj vortoj entute troveblu en la vortaro, se la vortaro ne donas almenaŭ Esperantan tradukon. Sed tio estas afero verŝajne komprenata nur de inicitoj.

Alia afero estas tio, ke nun la signifo donita en la artikolo estas nek ĝusta klarigo nek vere traduko de la vorto. Krome, aserti ke la fako de la vorto estas edukado, estas same malĝuste kiel aserti ke la fako de vorto kiel hundaĉo estas zoologio aŭ biologio. Surfo (diskuto) 13:14, 4 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Do kion vi proponas kiel signifo? Aldoni "veran tradukon" trudsveda eblas, sed nur malmultaj esperantistoj konas tiun vorton. Temas pri fenomemo limigita al Finnlando. Donu esperantan tradukon de la kapvorto se tiu disponeblas, alimaniere donu klarigon. Ĉu eblas aŭ indas fari alimaniere? Krom tio "tvångssvenska" estas fenomeno strikte rilata al instruado de la sveda, do edukado. Taylor 49 (diskuto) 13:36, 4 feb. 2023 (UTC)[Respondi]