Diskuto:родственник

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Ĉesu trompi la uzantojn![redakti]

  • "род" ne estas "morfemo M", konforme al preciza traduko de nocioj de rusa gramatiko en esperanton, ĝi estas "radiko". Uzi aliajn nociojn estas rekte trompi uzantojn de la vortaro, ĉar aliaj nocioj supozas aplikon de aliaj gramatikaj reguloj dum tradukoj en la rusan kaj el la rusa.
  • "ик" - ne estas "morfemo U", sed estas "sufikso". En iu limigita senco povas esti uzata vorto "postfiksaĵo". Sed kiel postfiksaĵo en la rusa povas esti uzata partiklo, kiu ne estas sufikso. Tio ankaŭ estas rekta trompo de uzantoj de la Vikivortaro.
  • La vortfarado por la rusa ne estas nur etimologia fenomeno, kiu nur kaŭzas aperon de neŝanĝebla en estonto vorto, sed tre ofte estas natura gramatika proceso, kiu okazas dum esprimado. Parto de la vortfarado, same kiel en esperanto, estas rekte parto de gramatiko kiel parto de vortofleksio. Pro tio kategorioj pri vortfarado ne devas esti kaŝitaj kaj devas havi formon taŭgan por lego per homo sed ne por iu aŭtomata programaĵo.

@Uzanto:Taylor 49! Ĉesu kripligi la projekton kaj trompi uzantojn!
. Va (🖋️) 06:54, 11 feb. 2022 (UTC)[Respondi]