frapi

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi

Enhavo

Esperanto[redakti]

Preferences-desktop-font.svg Formo[redakti]

Tempo Vortformo Aktiva
participo
Pasiva
participo
Nuna frapas frapanta frapata
Pasinta frapis frapinta frapita
Venonta frapos fraponta frapota
Kondicionala frapus
Imperativo frapu

Verbo: frap + i.


Bildo senco en vikivortaro.svg Signifo[redakti]

  1. Ektuŝi per rapida movo de mano; bati:
    Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.
    Ne doloras frapo sur fremda kapo.
    Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.
    Kunfrapiĝo de tiuj aŭtoj estis terura!
  2. Bati produktante mallongan sonon:
    Kiu frapas, al tiu oni malfermas.
    Necesas malfermi la pordon - mi aŭdis frapojn.
    Ĉesu frapadi per la dentoj!
    Kie estas la frapilo de la pordo?
    Dancante ili laŭte piedfrapadis la plankon.
  3. Atingi la sensojn per ia subita impreso:
    Ĉu tiu viro frapis vian atenton?
    Ŝia robo estas okulfrapanta.
  4. Atingi per malsano, malbonaĵo, vundo, morto:
    Ŝi estis frapita de blindeco.
    La artisto estis prifrapita (mokita per vundaj frapoj).
    Li rapide saniĝis post sunfrapo.
    Ŝi estis kolera kaj donis al li vangofrapojn.


Wiktprintable without text.svg Tradukoj[redakti]