produkti
El Vikivortaro
[redakti] Esperanto
[redakti] Verbo
produkti
- Estigi vivaĵojn aŭ senvivaĵojn per natura evolupovo.
- Ĉi tiuj arboj produktas pomojn.
- Miaj geavoj vivas el la produktoj de sia bieno.
- Via imago estas tre produktema.
- Iujn bestojn estas malfacile reprodukti, se ili vivas en mallibereco.
- Mia patrino scias multon pri reproduktado de diversaj floroj.
- Fari el krudaj materialoj substancojn aŭ objektojn utilajn por la homoj.
- Nia lando produktas komputilojn.
- Mi ne ricevos multe de la akiritaj produktaĵoj.
- Tio estas tre produktiva (kapabla produkti) entrepreno.
- Ŝi aĉetas ekoproduktojn, kiuj ne malutilas al la medio.
- Subproduktado (produktado de la varo, malsupera al la aĉetkapablo de la konsumantoj) kaŭzis prezaltigon.