Vikivortaro:Diskutejo

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi

lundo la 13-a de majo, 2013

Bonvenon al la diskutejo de Vikivortaro!

Komentu!
Jen loko por babili pri Vikivortaro.

Aldoni komenton

Enhavo

Reformo [redakti]

Saluton, mi estas novulo en Vikivortaro. Mi volus reformi la strukturon de la vortaj paĝoj:

  1. Mi pensas, ke la unu-nivela titollinio ne estu uzata, kiel en Vikipedio. Do, mi pensas komenci la paĝon kun la lingvo de la vorto kaj la tipo de vorto (A-vorto, O-vorto, ...)
  2. La paĝo devus esti kreita per ŝablonoj: ŝablono por la paĝokapo, ŝablono por la tradukoj, ŝablono por la silabado, ŝablono por la etimologio, ...
  3. MediaWiki:Edittools enhavos ĉefe la ŝablonojn por krei paĝon (ordige laŭ enmetordo)
  4. Kelkajn bildojn ni povus enmeti por plibeligi la vortaron

Mi faros ekzemplon de paĝo. Kion vi pensas? --→ Airon 15:52, 10. Nov 2009 (UTC)

Bonvolu vidi akvo --→ Airon 17:00, 10. Nov 2009 (UTC)
Ne bezone nenio elpensas nova ! Ĉio jam estas elpensita.
Vidu artikolon azeno, ĉi tio nur komenco ellaboro, sed mi ne havas sufiĉe tempo, atendu malmulte. Mi laboras preskaŭ ĉiu tago.
Sed jen tie ĉi Vikipediisto:Balamutick/nova_paĝo jena ŝablono, kiu mi jam partе ellaboras.
Interalie, mi plene konsentas de vin celoj ! Balamutick 14:57, 11. Nov 2009 (UTC)
Bone! Mi forigpetos la ŝablonojn de mi kreitajn. Mi pensas ankaŭ pri la kategorigado:
[[Kategorio:Ĉio]]
1)  [[Kategorio:Vikivortaro]]
    1)  ... servaj paĝoj ...
    2)  [[Kategorio:Helpo]]
        1) ... helpaj paĝoj ...
2)  [[Kategorio:Vortaro]]
    1)  [[Kategorio:Lingvoj]]
       1)  [[Kategorio:EN]]
       2)  [[Kategorio:EO]]
          1)  [[Kategorio:Substantivoj EO]] (ekz. mondo)
             1)  [[Kategorio:Substantivaj formoj EO]] (ekz. mondojn)
    2)  [[Kategorio:Gramatiko]]
       1)  [[Kategorio:Substantivoj]]
          1)  [[Kategorio:Substantivoj EO]] (ekz. mondo)
             1)  [[Kategorio:Substantivaj formoj EO]] (ekz. mondojn)

Kion vi pensas? --→ Airon 15:21, 11. Nov 2009 (UTC)

Tre bone, vidu jam estanta kategorioj kaj kreu(aldonu) propra(manaj) kategorioj :-). Balamutick 19:01, 11. Nov 2009 (UTC)

Paĝostrukturo [redakti]

Diskutu pri la paĝostrukturo de la vortoj! --→ Airon 15:34, 11. Nov 2009 (UTC)

Ŝablonoj [redakti]

Bonvolu diskuti ĉi tie! --→ Airon 13:10, 17. Nov 2009 (UTC)

Duoblaj ŝablonoj [redakti]

Ni havas troajn ŝablonojn (1, 2 kaj 3 paĝoj de ŝablonlisto): kelkaj estas duoblaj, kelkaj alidirektoj, aliaj neesperantaj. Kiujn ni tenu? Kiun sintakson ni uzu? Estus prefere ne uzi alidirektojn en Vikivortaro... Estas plibone klarigi la aferojn antaŭ ol krei novajn paĝojn. --→ Airon 14:21, 12. Nov 2009 (UTC)

Vortaro [redakti]

Mi vidis, ke iu kreis kaj pligrandigis kelkajn paĝojn kiel Vortaro angla-Esperanta h‎. Mi forigpetus ĉiujn paĝojn simila al tiu, ĉar unue la kategorioj havas rolo enteni paĝojn (kategorioj estas paĝaroj, la paĝoj en Vikivortaro estas vortoj, do kategorioj estas vortoj), due ĉiuj paĝo de esperantaj vortoj enhavas la sekcion "Tradukoj" kaj ĉiuj neesperantaj vortoj havas kiel difino la esperanta traduko. Ĉu vi konsentas? --→ Airon 14:21, 12. Nov 2009 (UTC)

Estas do vi la mistera "mi" kiu aperigis ĉi tiun mesaĝon sur la paĝoj de la angla-esperanta kaj germana-esperanta vortaroj: "Mi petas forigi ĉi tiun vorton Vortaro angla-Esperanta, ĉar vortaroj estas aŭtomate kreitaj per kategorioj (vidu ĉi tie). Se vi ne konsentas, bonvolu klarigi tion en diskut-paĝo. Alikaze, la paĝo estos forigita en unu semajno. Se certe la paĝo ne respondas al la regularo pri rapidaj forigoj, aŭ se vi volas korekti ĝin, bonvolu forigi ĉi tiun sciigon de la paĝo."
Antaŭ ol forigi la laboron de tri jaroj, bonvole konsideru la historion de la projekto.
La paĝaro aperis ŝajne en 2006 kun formato evidente modelita laŭ la jam ekzistanta - kaj treege utila - http://eo.wiktionary.org/wiki/Vortaro_Germana-Esperanta . Ĝis hodiaŭ, mi ne scias kiu kreis la du paĝarojn sed mi supozis, ke la apero de la angla-Esperanta estas silenta invito plenigi ĝin laŭ la spirito de Vikipedio. Tion mi faras de tri jaroj. Mi notis, ke vortoj en http://eo.wiktionary.org/wiki/Vortaro_angla-Esperanta aŭtomate ricevas hipertekstan ligilon al la sama vorto en http://eo.wiktionary.org/wiki/ ; vidu ekzemple 'abandon' en http://eo.wiktionary.org/wiki/Vortaro_Angla-Esperanta_a Mi tial ne povas kompreni kial la du formoj de vortaro ne povas pace kunekzisti. Se ĉi tiuj delongaj kaj ampleksaj vortaroj ofendas iun regulon de eo.wiktionary.org, prefere ŝanĝu la regulon ol forigi valoran produkton de plurjara voluntula laboro.
Se mia pledo ne efikos, mi atentigos la ĝeneralan esperantistaron ke du utilaj vortaroj estas endanĝerigitaj. Eble la rezultonta ŝtormo argumentos pli sukcese. -- Mike Leon 4:13, 19. Nov 2009 (UTC)
Mike, saluton. Mi konsentas kun vi. Airon kaj Balamutick jam komprenas, ke estas delonga laboro en Vikivortaro. Mi jam konversacias kun ili pri tio, kaj la ĝenaj ŝanĝoj estos malfaritaj. Certe tiuj du utilegaj internaj vortaroj devas resti dume kiel ili estas, ĉar bonaj kaj simplaj. Novaj ŝanĝoj devas esti studitaj grupe kaj pacience. Trankviliĝu do rilate al tio kaj ĉiaman dankon pro la helpo ĉi tie.--Fernando Maia Jr. 12:23, 19. Nov 2009 (UTC)
Saluton Fernando, Saluton Mike (preskaŭsamnomulo :D), mia demando estas: kial ni devas teni kaj ĝisdatigi paĝon, kiu estas aŭtomate kreita de MediaWiki? Prenu ekzemple la anglajn kaj esperantajn vortojn peace kaj "paco". La defino de la vorto peace estas simple "paco". La paĝo pri "paco" enhavos sekcion pri tradukoj, kie estos la traduko angle peace. Do, mi pensas, ke paĝoj pri vortaroj estas malutilaj. Se oni volas teni ilin, mi pensas, ke estas plibone krei novan nomspacon pri vortaroj (ekzemple: Vortaro:Esperanto-Angla/b por la paĝo enhavanta ĉiujn vortojn kiuj komencas per B en la vortaro de esperanto al angla). Mi tre bedaŭras, ke la laboro komencis antaŭ jaroj sed laŭ mi la paĝoj malutilas. Amike, --→ Airon 14:22, 19. Nov 2009 (UTC)
Al Fernando - Dankegon, amiko, pro via certigo. Sed mi trankviliĝos nur post kiam la mortokondamno malaperos de sur la paĝoj de la du vortaroj.
Al Airon - Bonvole komprenu, ke mi ne estas komputikisto kaj apenaŭ komprenas, kio estas WikiMedia. Se estis tiu, kiu kreis la du paĝarojn, mi tamen certigas al vi, ke estis homoj kiuj plenigis ilin per ne-nombreblaj horoj da laboro. Estas tiu laboro, kiun mi volas nepre konservi. Mi ne neas, ke estas utile havi vortaran paĝon kiu montras tradukojn de "peace" en diversaj lingvoj sur unu paĝo. Sed post multaj jaroj kiel tradukanto, mi povas atesti ke ankaŭ estas utile havi nacilingvan-Esperantan vortaron en la tradicia formato, nome kolumnoj da vortoj kun la sama komenclitero per kiu oni tuj vidas rilatajn vortojn - "peace"; "peaceful"; "peacekeeping"; "peacemaker" - per unu ekvido. La du specoj de vortaro ne konfliktas; ili kompletigas unu la alian. Espereme, -- Mike Leon 21:45, 19. Nov 2009 (UTC)

Radikoj [redakti]

Estas retejo aŭ vortaro kiu listigas la radikojn de la esperantaj vortoj, por ke ni jam kreas la kategoriojn? --→ Airon 14:22, 19. Nov 2009 (UTC)

Jes, Airon, estas. Mi montros al vi la plej bonan: Vortaro de la Akademio de Esperanto. Ĝi estas la plej oficiala instanco de Esperanto, do nepre sekvenda. Tiu retejo indikita de mi antaŭe ne bone funkciis en Internet Explorer (mi ne scias ĉu ĝi jam bone funckias, sed antaŭ kelkaj monatoj ĝi fuŝetis). Mi rekomendas tralegis ĝin per Fajrvulpo. Ĉu vi jam rikarmis, ke jam estas kategorio por radikoj? Kaj ke eblas konstrui artikolon por radikoj? Vidu la artikolon zebr. Estas pluraj aliaj: abel, trov ktp.--Fernando Maia Jr. 15:58, 19. Nov 2009 (UTC)
Bonege! Kiu formo ni uzas por la bazformo? Vi enmetis tri malsamajn formojn: opini, opini- kaj opini' (Mi uzas nek IE nek FF sed Galeon \m/) --→ Airon 16:38, 19. Nov 2009 (UTC)
"Bazformo", Airon, ne estas la radiko mem, tamen kunmetita vorto (radiko+finaĵo), kiu indikas ĉu la radiko estas esence substantiva, adjektiva aŭ verba. Ezk-e la radiko zebr' estas esence substantiva, ĉu? ((Ĝia ideo estas la besto, kiu estas substantivo.) Do ĝia bazformo estas "zebro". Vi malkovros la bazformon de la radikoj pere de la Akademia Vortaro indikita de mi. La koncepto Bazformo estas tre grava, ĉar ĝi gvidas la formadon de vorto. Ekz-e: kial "pettinare" estas "kombi" kaj "pettine" estas "kombilo", dum "martellare" estas "marteli" kaj "martello" estas "martelo" (ne "martelilo")? Tio okazas, ĉar la bazformo de la radiko komb estas verba (kombi). Do la derivaĵo "kombo" signifas "la ago kombi", ne "la ilo por kombi". La radiko martel siavice estas esence substantiva kaj ties bazformo estas martelo. Tial oni povas derivi de ĝi la verbon marteli. Ĉu vi sekvas mian penson? Brakumojn, Fernando Maia Jr. 18:23, 19. Nov 2009 (UTC).
Aldone: por krei artikolon pri radiko, oni devas uzi la puran formon: trov, komb, abel, zebr, opini ktp. Tamen indas krei por stilaj formoj: zebr', zebr-, opini-, trov' ktp. Mi kreos artikolon pri bazformo kaj ligilon al ĝi en ĉiu radik-artikolo, ĉar mi vidas, ke ĝi estas grava koncepto kaj endas esti prezentita.--Fernando Maia Jr. 18:28, 19. Nov 2009 (UTC)

Kategorioj laŭ komencletero [redakti]

Saluton denove! :D Mi volas peti vin ĉu estas utila aŭ ne la kategorioj laŭ komencletero (ekz. Kategorio:PT X): Mi jam pensis pri kategorioj kaj mi pensas ke ne estas utila havi kategorioj laŭ komencletero ĉar la ĉefkategorio estos aŭtomate dividita laŭ komencletero. Kion vi pensas pri tio? --→ Airon 14:37, 19. Nov 2009 (UTC)

Fakte, Airon, la ĉefkategorio ja estos dividita laŭ la komencliteroj. Tamen se ĝi enhavus ĉiuj vortojn, ĝi fariĝus tro granda kaj maltaŭga. Tial oni dividas per komencleteroj. Se oni metus ĉiujn vortojn en unusolan kategorion, tiu kategorio ne kapablus montri ĉiujn artikolojn (ĝi kreus plurajn plupaĝojn, tiel ke oni necesus promeni ĝis trovi la celatan paĝon). Do estas pli lerte uzi tiun rimedon, krei subkategoriojn laŭ komencliteroj. Tio ja igos ĉiam eta la ĉefkategorion (ĝi finfine havos nur la "alfabeton"), tamen tio ne estas problemo, ĉu?--Fernando Maia Jr. 16:02, 19. Nov 2009 (UTC)

Logo vote [redakti]

(Sorry for writing in English. Please translate this message if possible.) The Wiktionary logo vote is set to start 2009-12-07 00:01. Any translations of the voting page must be done before then. The first round will continue until 2009-12-31 23:59 at which point the second round will last until 2010-01-31 23:59. Please note that after this vote, each Wiktionary will hold their own vote whether to accept the winning logo, and none will change to the new logo without a 60% majority of Wiktionaries deciding to do so. Other Wiktionaries still need to be notified about the vote, so please help post messages into other Wiktionaries. Thank you. --User:Yair rand 03:43, 29. Nov 2009 (UTC)
La balotado pri la logobilfo de Vikivortaro komencos la 7-an de decembro 2009 je la 00:01. Iuj tradukoj de la balotada paĝo devas esti farita antaŭ ol la dato. La unua serio finos la 31-an de decembro 2009 je la 23:59 kaj la dua finos la 31-an de januaro 2010 je la 23:59. Bonvolu noti, ke post ol tiu balotado, ĉiu Vikivortaro tenos la propran voton, ĉu akcepti la gajnintan logobildon kaj nenio ŝanĝos al la nova logobildo sen 60% da plimulto de Vikivortaroj volantaj fari tiel. Aliaj Vikivortaroj ankoraŭ bezonas estis advertitaj pri la balotado, do bonvolu helpi adverti aliajn Vikivortarojn. Dankon. Tradukita de --→ Airon 09:21, 29. Nov 2009 (UTC)

Mi komencis traduki... bonvolu helpi min! --→ Airon 09:21, 29. Nov 2009 (UTC)
Je 2009-12-07 00:01 komenciĝos la balotado pri la logotipo de Vikivortaro. Ĉiuj tradukoj de la balotada paĝo devas esti faritaj antaŭ tiam. La unua serio daŭros ĝis 2009-12-31 23:59, kaj tiam la dua serio daŭros ĝis 2010-01-31 23:59. Mi atentigas, ke post ĉi tiu balotado, ĉiu Vikivortaro okazigos sian propran balotadon pri tio, ĉu akcepti la gajnintan logotipon, kaj neniuj ŝanĝiĝos al la nova logotipo sen tio, ke 60% plimulto de Vikivortaroj decidis tion fari. Aliaj Vikivortaroj ankoraŭ devas esti informitaj pri la balotado, sekve bonvolu helpi afiŝi mesaĝojn en aliaj Vikivortaroj. Dankon. -- Uzanto:Yair rand 03:43, 29. Nov 2009 (UTC) -- Tradukita de Mike Leon 21:09, 29. Nov 2009 (UTC)
Ne! :D Mi komencis traduki ĉi tiun paĝon! :D

La balotado pri la logobilfo de Vikivortaro komencis. --Yair rand 03:16, 7. Dec 2009 (UTC)

La dua fazo de la balotado pri la logobilfo de Vikivortaro komencis. --Yair rand 01:47, 1. Jan 2010 (UTC)
Yair, mi ne sukcesas voĉdoni... La paĝo estas blokita. Ĉu vi scias kial? Bonŝance la pli bona elekto havas pli da voĉdonoj! :) --Fernando Maia Jr. 15:55, 8. Jan 2010 (UTC)

Temporary adminship [redakti]

Hi there all. Does anyone have any qualms about me gaining temporary adminship to clear out the speedy deletion category here? Razorflame 03:24, 12. Dec 2009 (UTC)

Sorry, Razor, I don't know what you are talking about, but it's better don't delete the concern articles, if you're talking about this. Some users have marked articles to be deleted, which shouldn't be. We are changing this as possibly. Thanks! (And sorry for some mistakes, English is not my native language.)--Fernando Maia Jr. 23:38, 13. Dec 2009 (UTC)
Fair enough. Thanks for coming out and telling me that it doesn't need to be done. I'll mark the request at meta as not done. Cheers, Razorflame 20:33, 17. Dec 2009 (UTC)

script for wiktionaries [redakti]

Hi, sorry for English. Currently, there is a script which gives a definition of a word by double-clic. First developed for fr.wikinews, it's a javascript code. curently, we are fixing the portuguese language. You could see the script in action on fr:n:Special:Random for example. This code use the interface language for gives the definitions: preference in english, definitions from en.wiktionary; french -> fr.wiktionary... on the french wiktionary this code is use as a gadget: fr:Spécial:Préférences then select the Gadgets tab and click on Permet d’obtenir par double clic la définition d’un mot dans le Wiktionnaire. or the experimental last one. Related links:

externals links:

All we need is a translation of:

This request have a global interest; all projects could have the definitions from Vikivortaro. Let's see commons:User:Otourly/hover.

Regards, Otourly 19:46, 15. Dec 2009 (UTC)

Ŝablono por germanaj substantivoj [redakti]

Saluton. Mi intencas krei ŝablonon por germanaj substantivoj tian, kia en la germana Vikivortaro. Tamen mi iom malsukcesas tion farante. Ĉu iu povas min helpi vidante la jenan artikolon: Ŝablono:Germana substantivo? Dankon. --Pablo Escobar 05:59, 27. Dec 2009 (UTC)

"Vikipediisto" [redakti]

(Sorry for speaking in English, my Esperanto isn't all that good.) I've noticed that the userpage namespace here is "Vikipediisto:", apparently copied from the Esperanto Wikipedia's user namespace. Shouldn't this be changed to "Vikivortaristo:" or perhaps "Uzanto:"? --Yair rand 23:06, 1. Feb 2010 (UTC)

(Sorry for speaking in English, my Esperanto also isn't that good.) I agree with Yair Rand. I think it should be changed to Uzanto, as that seems to be the norm across all WMF wikis. Razorflame 23:13, 1. Feb 2010 (UTC)
Jes, estas bona ideo. Ĉu vi konas kiu devas ŝanĝi? Ĉu la ŝanĝo afekcos paĝaj ligiloj? (Sorry for my poor Esperanto, but in English: Yes, that's a good idea. Do you know what needs to be changed? Will it affect links on existing pages?) Jonathan Webley 10:46, 2. Feb 2010 (UTC)
I assume that all we would need to do is submit a bug report on bugzilla to change the user namespace to "Uzanto:" and leave "Vikipediisto:" as a namespace alias (like how "User:" is a namespace alias) so that existing links still work. --Yair rand 01:57, 4. Feb 2010 (UTC)
I've submitted the bug here. Any objections? --Yair rand 06:54, 8. Feb 2010 (UTC)
The Vikipediisto: namespace has been moved to Uzanto:. --Yair rand 21:01, 16. Apr 2010 (UTC)

Level 2 heading [redakti]

I found this: Template:-eo- which is used for the level 2 heading in an article instead of Template:Lingvo EO, see singularo. Obviously, there is only an Esperanto version.

What do you think? Should we adopt it as the standard? Jonathan Webley 13:34, 2. Feb 2010 (UTC)

I just found another one for Portuguese: Template:-pt-, which uses a flag, see caleche. I wonder if there are more... Jonathan Webley 20:39, 2. Feb 2010 (UTC)

Kiel enkategoriigi [redakti]

Karaj kunlaborantoj, ni devas diskuti pri la kreado de kategorioj en nia vikivortaro. Por Esperanto, ni ne bezonas krei kategoriojn kun la komplemento "en la esperanta ligvo". Ni restu kun la simplaj "Kategorio:Gramatiko" kaj aliaj. Por la aliaj lingvoj, certe necesas la klasigo, tamen ni devas akordi pri kiel klasigi. Antaŭe ni uzis la formon "en la xxx-a lingvo" (ekz-e Kategorio:Antaŭnomoj en la portugala. Tamen laŭtempe ni agnoskis, ke tiu titolo estas tro granda kaj tial maltauĝa, ĉefe ĉar kutime unu artikolo apartenas al pluraj kategorioj, kaj do la kategoria spaco sube de la artikoloj povos estiĝi tro grandaj. Tial ni grade migris al la formo "Kategorio LINGVO", ekz-e Kategorio:Botaniko ITKategorio:Enologio IT anstataŭ supozebla Kategorio:Botaniko en la itala. Mi rimarkis, ke aperadis nuntempe aliaj formoj, kiel Kategorio:en:Koloroj kaj similaj. Al mi ne gravas multe la formo, tamen ni devas decidi kiel enkategoriigi regule. Dankon pro la nuntempa kunlaboremo, certe valora, de kelkaj amikoj.--Fernando Maia Jr. 18:44, 12. Feb 2010 (UTC)

Piet kreis ekz-e Kategorio:Substantivoj en nederlanda. Certe ĝi estas tre utila kategorio, tamen ĝi devus havi kiel nomon Substantivoj en la nederlanda. Ĉiel ajn, mi pensas, ke estos pli taŭga la nomo "Kategorio:Substantivoj NL". Kion vi opinias?--Fernando Maia Jr. 19:00, 12. Feb 2010 (UTC)

Kara, Mi legis vian bonan proponon pri “Kiel enkategoriigi“. Poste mi reagos. Piet.--77.161.58.67 21:42, 14. Feb 2010 (UTC)

Viro k masklo [redakti]

Mi havas problemon pri Eo ĉe la angla vikipedio. Tie unu redaktanto insistas ke la plej frua kaj ĉefa senco de la vorto viro estas "masklo", kaj ke la senco de maturaĝa maskla homo estas nur dueca. Li argumentas tiel pro la 1910 vortaro de Kabe, kiu diris entute ke viro estas nur "Homo aŭ besto apartenanta al la forta sekso (kontraŭo de la virino, de la ino)". Sed Kabe forlasis la Zamenhofajn k unualibrajn (k fundamentajn) sencojn de mężczyzna ~ mąż, мужчина ~ мужъ, Mann, homme (sexe); kaj en la PV, tiu senco nur troviĝas ĉe afiksa uzo de la radiko; plue, en la PIV, oni demetis tiun sencon en parentezon, klare dirante ke ĝi estas afiksa uzo, ne ĉefa senco de la radiko. Li respondas ke la PIV ne estas oficiala, kaj ke la AK glosis la vorton per "man, male" (homo, masklo) en la angla. Nu, nura gloso en fremda lingvo ne taŭgas pro klarigi la signifon de vorto; se jes, oni komprenus ke la vorto viro signifas ankaŭ "homo, amanto, edzo, vasalo, teamano, ŝakpeco," ĉiuj sencoj de "man" en la angla, kaj la AK konsentas la francan gloson cit homme (sexe), kiu estas nek "man" nek "male", sed nur "man (male)".

Sed li tede daŭras insisti ke la unua zamenhofa senco de viro estas "masklo". Mi kredas, ke ne ekzistas uzo de la vorto viro for "virbovo" ktp; oni ne diras ĉe hundo-spektaklo cit "jen, nun venas viro" kiam eniras virhundo, aŭ ĉe ĉeval-spektaklo "kia viro!" por stalono, sed ne eblas pruvi neekziston. Ĉe troviĝas klarigo en la literaturo ke Kabe malprecizigis la signifon de viro, aŭ ke la ĉefa zamenhofa senco estas homa? Kwamikagami 00:24, 16. Feb 2010 (UTC)

Mi ne estas gramatikisto kaj ne povas rekte komenti, sed mi rekomendas legi la artikolon 'Seksa signifo de O-vortoj' de Akademiano Bertilo Wennergren - http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/o-vortoj/seksa_signifo.html - por havi iom da klareco pri la temo. Mike Leon 18:54, 17. Feb 2010 (UTC)
Kara Kwamikagami, tiu uzanto en la anglalingva vortaro eraras. Vi pravas, VIRO estas nur por homoj, tamen la radikon VIR oni povas uzi kiel prefikson por emfazi la virecon de bestoj au diferencigi ilin de la grupo. Mi ne memoras nuntempe de ekzemplo en la reto por kopii kaj glui, tamen pluraj lernolibroj klare instruas tion kaj krome NI uzas la lingvon ĉiutage kaj konscias pri tiu aspekto. Eblege tiu uzanto ne estas uzanto de la lingvo, sed preterkonanto. Agu do laŭprave, ĉar vi pravas. Bonŝancon kaj paciencon kun tiaj sintentoj de certaj homoj. Amike, Fernando Maia Jr. 23:18, 27. Feb 2010 (UTC).

Kategorio:ES kaj Kategorio:Hispana [redakti]

La du kategorioj Kategorio:ES kaj Kategorio:Hispana existas... Malafaya 18:03, 15. Apr 2010 (UTC)

Mi kredis ke ni uzas Kategorio:EO, Kategorio:ES, Kategorio:EN, k.t.p. kaj neuzas Kategorio:Hispana. Mi provas, malrapide, racigi la vikion. Jonathan Webley 08:39, 16. Apr 2010 (UTC)

Lastaj Ŝanĝoj interwikis [redakti]

Those are all wrong because they assume the special page has the name "Special:Lastaj_ŝanĝoj" in the other wiki. Malafaya 14:43, 19. Apr 2010 (UTC)

Kategorio [redakti]

Mi opinias ke Kategorio:Landnomoj en la portugala devas renomigi je Kategorio:Landnomoj PT kaj Kategorio:Landnomoj en la kartvela je Kategorio:Landnomoj KA. Ĉu estas ĝusta? Jonathan Webley 07:59, 20. Apr 2010 (UTC)

Ne. Laŭ mi, ni faru la samon, kion oni faras en la plej bonaj Vikivortaroj je aliaj lingvoj. Kategorio:Landnomoj PT, Kategorio:Landnomoj KA, ktp. estas kategorioj tro etaj en artikoloj. Tamen Kategorio:Landnomoj ne estu forigita; ĝi estu subkategorio de Kategorio:Loknomoj (t.e., la plej grava kategorio, kiu aperu en la artikolo).
La samo validas por kreontaj subkategorioj de Kategorio:Loknomoj, ekzemple Kategorio:Urbnomoj, Kategorio:Ŝtatnomoj, ktp.
Krome, Kategorio:Loknomoj (Portugala), Kategorio:Loknomoj (Kvartela), ktp., jen kreindaj kategorioj havantaj Esperantan nomon de la lingvo (anstataŭ la internaciajn mallongigojn PT, KA, ktp.). Ĉu vi konsentas? --Pablo Escobar 02:56, 25. Apr 2010 (UTC)
Mi pensemas, ke Kategorio:Loknomo (Kartvela) estas kreinda kategorio kun Esperanta lingvonomo (anstataŭ la internacia mallongigo KA). --Piet-c 10:44, 17 Jul. 2011 (UTC)
Bonege, Piet-c. Vi eĉ plibonigis mian ideon tiam postulita ĉar vi elektis ununombron por nomo de kategorio ("Loknomo" anstataŭ "Loknomoj") krom korekti mian tajperaron al "Kartvela". Mia kialo por uzi Esperantan lingvonomon anstataŭ internacian mallongigon temas pri tio, UZI esperanton kiom eble plej ofte. Ni simile laboras kaj mi ĝojas pri tio. --Pablo Escobar 14:55, 18 Jul. 2011 (UTC)

Kategorio: EO A, Kategorio: EO B, ktp: forigendaj! [redakti]

Mi proponas, ke oni ne plu utiligu tiujn absurdajn kategoriojn. Sufiĉas meti ĉiujn Esperantajn vortojn sub Kategorio:Esperanto kaj poste ili aperos laŭlitere ordigitaj. Tiel oni faras en multaj aliaj Vikivortaroj. Do, kiu povas krei roboton por ekŝanĝi tion, al tiu mi multe dankos. --Pablo Escobar 21:13, 10. Maj 2010 (UTC)

Pablo, mi ne opinias ilin forigendaj. Fakte Vikivortaro povas fari tion sole, sed la amaso da vortoj en unusola kategorio kelkfoje iĝas la serchadon laciga. Se oni volas rigardi vortojn komenciĝantajn per M (ekz-e), oni devas testklaki la antaŭenigilon se ne estas indekso (evidente ankaŭ facilas krei indekson...). Ĉiel ajn, en ĉi tiu kategorio Esperanto, chi tie, oni ne kutimas simple enlistigi kiajn ajn esperantajn vortojn, sed vortojn rilatajn al Esperanto. La kategorioj komenciĝantaj per EO (kaj simile IT, PT, DE, EN ktp. por aliaj lingvoj) zorgas pri tio. Mi pensas, kvankam tiuj kategorioj ŝajnas esti eco de nia vikivortaro, ili ne ĝenas. Sed mi vidas, ke lastatempe oni komencas ŝanĝi plurajn aferojn, kvazaŭ la laboro estus komenciĝanta el nenio, kio ne veras. Estas vere, ke la E-vikivortaro bezonas helpon, sed multe da laboro jam estis farita. Mi pensas, ke oni devas adapti sin al tio, kio jam ekzistas, ol provi ŝanĝi ĉion laŭ sia trovo. Kiam mi alvenis en vikivortaro, en januaro 2007, se mi bone memoras, nenio estis ĉi tie, krom io, kiel 200 vortoj aŭ malpli. Do mi lanĉis diskuton en Vikipedio pri kion fari. Ni diskutis tien kaj tiam naskiĝis la unuajn ecojn de nia vikivortaro. Ni ŝanĝis multe da aferoj, sed ni ankaŭ respektis aliajn, inkluzive la kategorioj EO A, EO B ktp. Ni ankaŭ respektis la enkategoriigo laŭ tiaj mallongigoj, ekz-e Gramatiko PT, Gramatiko EN, ktp. Kion mi vidas nun, estas tio, ke oni ekŝanĝas multe da aferoj - kaj la plej malbona aspekto de tio, estas tio, ke neniu eĉ longete diskutas pri la ŝanĝoj. Mi pensas, ke ni devas agi tiel. Mi jhus vizitis la artikolon trovi kaj vidas, ke oni tute fuŝis ion, kio estis tre harmonie konstruita.---Fernando Maia Jr. 23:33, 16. Jul 2010 (UTC)
Dankon pro preni la tempon respondi. Antaŭ longe mi atendis, ke iu reagos. Mi penos respondi al ĉio, pri kio vi parolas:
  • Por ke la serĉado ne estu laciga, mi kreis Ŝablono:KategorioTOC, kiun precize mi aldonis al Kategorio:Esperanto. La problemo estas solvita. Kategorioj tiaj, kiaj Kategorio: EO A jam ne estas necesaj.
  • Kategorio:Esperanto estu tre granda kategorio, sub kiu oni enlistigu kaj ĝiaj subkatekorioj (ekz. Kategorio:Afiksoj, kiu laŭ mi nomiĝu Kategorio:Afiksoj (Esperanto). Kredu min!, mi estas tre kohera je mia propono) kaj la indekso da Esperantaj vortoj. Dank'al Ŝablono:KategorioTOC en la komenco de la paĝo, la serĉulo povas serĉi tuj vortojn laŭindekse, anstataŭ, ke aliaj alilokaj kategorioj komenciĝantaj per EO (kaj simile IT, PT, DE, EN ktp. por aliaj lingvoj) zorgu pri tio. Ili ne ĝenas, sed kial ne faciligi ĉion por la serĉulo?
  • Internaciajn mallongigojn IT, PT, DE, EN ktp. oni uzu nur tie, kie oni bezonas ilin pro mallongeco, t.e., en ŝablonoj. Kvankam tio estas "eco" de nia vikivortaro, mi preferas uzi Esperanton. Do, la prefero por "Germana" anstataŭ por "DE" temas pri movadema kialo. Ni montru al ĉiuj, eĉ al neesperantistoj, kiuj estas la nomoj de la lingvoj en nia bela Esperanto.
  • Vi ja pravas, kiam vi diras, ke oni komencas ŝanĝi plurajn aferojn, kvazaŭ la laboro estus komenciĝanta el nenio. Sed tio ne estas la tuta vero. Ekzemple, alinomumante Kategorio:ES kiel Kategorio:Hispana mi vere badaŭras, ke la indekso da hispanaj vortoj ne aperas sub ĝi aŭtomate. Mi intencas transpreni ilin mane al la nova kategorinomo sed eble estas frenezulaĵo mia pro la longeco de la tasko. Robote tio estus pli facila, sed badaŭrinde mi ankoraŭ ne scias, kiel fari roboton.
  • Mi ja adaptas min al tio, kio jam ekzistas kaj respektas ĝin: legu ekzemple tion, kion mi skribis Kategoria diskuto:Vikivortaro:Tekstelementoj. La afero estas, ke Vikivortaro estas pli ambicia projekto ol tiom, kiom ni pensas. Laŭ mi, ĝi havas la eblecon, fariĝi la plej bona vortaro el la tuta mondo. Ni profitu tiun ambicion por doni al ĝi la eblecon, ke ĝi kresku kaj orde kaj kvante kaj kvalite. Jen la kialo pro kiu mi provas reordigi kelkajn aferojn, konstruante sur la konstruitaĵon, kompreneble. Mi neniam detruas la laboron de la aliaj.
  • Mi ne provas ŝanĝi ĉion laŭ mia trovo. Mi eĉ konfesu, ke mi ne estas originala. Ĉiujn plibonigaĵojn, kion mi proponas ĉi tie estas prenitaj el ideoj el aliaj Vikivortaroj. Ekzemple, kiam mi aldonis kaj redaktis kelkajn ŝablonoj por tekstelementoj (ĝis nun laŭ mi malakurate nomitaj "vortoj", kiel dirite) mi transpenis tion el germana Vikivortaro sed rimarkis, ke nia Esperanta Vikivortaro havas belajn koloritajn emblemojn por ili, do, kial ŝanĝi tion? Endas konstrui sur la konstruitaĵon! Mi nur proponas, ke vi imagu nin kvazaŭ infanoj je ripetenda skribekzerco: Kial ne plibonigi skribmanieron kaj ortografion dum ni daŭrigas la ekzercon?
  • Vi respektis la kategoriojn EO A, EO B ktp. ĉar tiam en aliaj Vikivortaroj oni faras tion, sed nun, kiu Vikivortaro faras tion? Donu al mi almenaŭ unu ekzemplon! Ĉiuj jam ŝanĝis sian agmanieron, escepte de ni. Kaj estas pli: Iru al Kategorio:EN por vidi maldekstre tiun paĝon en ĉiuj aliaj lingvoj. Ankaŭ pri tio, bv. donu al mi almenaŭ unu ekzemplon havante la mallongigon "EN".
  • Jes, oni ekŝanĝas multe da aferoj. Sed ne timu la ŝanĝojn. Perargumente inter ni, ni povas ilin pridiskuti kaj decidi, ĉu ni adoptas ilin aŭ ne, kiel ĉi-kaze: Alludante al artikolo trovi, vi parolas pri la malharmonio, "=== ===" aperante en la artikolo. Mi diru, ke mi ne komprenas, kial Ŝablono:Deveno ne funkcias tiel bone, kiel la aliaj (mi suspektas, ke la kialo estas ĝia nomŝanĝo), sed certe devas esti solvo. Dume, mi daŭre prizorgas pri tio, demandante vian helpon.
Pardonpetante se mi eble trompiĝis aŭ tro aŭdacis, denove mi dankas vin daŭre preta malfari ion ajn se estos pli bonaj argumentoj ol la miaj. --Pablo Escobar 12:34, 17. Jul 2010 (UTC)
Mi pensis ke la stilo de artikoloj estas sufiĉe bona. Ŝanĝoj estas bonaj sed nur necesaj ŝanĝoj. Ŝablonoj devas ŝanĝi singarde kaj poste diskutoj. Estas pli grava krei artikolojn, per la normo stilo. Estas multaj taskoj, kaj ni devas verki kune. Amike, Jonathan Webley 11:53, 29. Jul 2010 (UTC)
Bonega ideo, Jonathan. Mi konsentas. --Pablo Escobar 05:32, 30. Jul 2010 (UTC)

Helpo:Rapida kreado/substantivo [redakti]

La helpa paĝo Helpo:Rapida kreado/substantivo estis ŝanĝita, sen diskuto. Mi preferas la antaŭan stilon, sen la titolo "signifio". Kaj ĝi uzas "Deveno" anstataŭ "Etimologio"? Mi ne estas feliĉa. Amike, Jonathan Webley 11:50, 2. Aŭg 2010 (UTC)

Bone, mi faris la ŝanĝon por ne havi titolon "signifo". Pri la ŝablono {{Deveno}}: ĝi jam estis renomŝanĝita (aldirektita) de Fernando al "Etimologio".--Pablo Escobar 22:14, 4. Aŭg 2010 (UTC)
Mi malfaras la lastajn ŝanĝojn, ne ĉar mi ne ŝatas ilin, sed ĉar ni devas disktui ĉiujn ŝanĝojn. Nia artikoloj devas havi la saman stilon. Pablo, bonvolu krei diskuton por ĉiu ŝanĝo ke vi volas. Amike, Jonathan Webley 18:16, 8. Aŭg 2010 (UTC)

Genro de neesperantaj substantivoj [redakti]

Opcio 1 [redakti]

Mi pensas ke ni uzus la sintakson (vidu sol):

==={{Substantivo}}===
'''sol'''
# (''maskla'') ...

Kaj same se la vorto estas inseksa (femala? ina?) aŭ neŭtra.

Amike, Jonathan Webley 12:20, 9. Aŭg 2010 (UTC)

Opcio 2 [redakti]

Aŭ, ni uzus la sintakson en Europa.
==={{Substantivo}}===
'''{{PAGENAME}}''' neŭtra genro
# ...
Amike, Jonathan Webley 13:01, 10. Aŭg 2010 (UTC)
Mi preferas la opcion 1, ĉar la neesperantaj substantivoj kelkfoje posedas malsamajn signifojn laŭ la genro de samskribitaj substantivoj. CasteloBrancodiskuto 19:42, 20 Apr. 2011 (UTC)

Vikinovaĵoj [redakti]

Wikinews-logo-eo.png

La 13-an de novembro, Vikinovaĵoj akiris propran lokon kaj estas lanĉita je http://eo.wikinews.org. Ĝi estas projekto de la Fondaĵo Vikimedio celanta provizi liberan novaĵretejon. La unua novaĵo en esperantlingva versio estis publikigita la 27-an de februaro 2010, ĉe Kovilo. Dum dek monatoj, la Lingva Komitato de Meta-Vikio diskutis kaj aprobis ke la projekto uzu sian propran subdomajnon.

Ni invitas vin kunlabori ankaŭ en tiu frata projekto de Vikivortaro. Ni invitas vin verki artikolojn por Vikinovaĵoj pri temoj, kiuj gravas al vi, interesas vin, aŭ laŭ via opinio, estas tro malkonataj en aliaj novaĵo-fontoj. Por lerni kiel verki artikolojn en Vikinovaĵoj, legu Vikinovaĵoj bezonas vin. Por babili aŭ opinii pri la projekto, vi povas uzi nian Redaktejon. Se vi serĉas fontojn de aktualaĵoj por helpi vin redakti novaĵojn, vi povas trovi kelkajn en Fontoj de novaĵoj. Vi ankaŭ povas kunlabori aldonante novajn fontojn al tiu paĝo, aŭ simple disvastigante la novaĵojn kun viaj geamikoj el la plejfamaj diskonigaj retpaĝaroj, uzante la butonaron kiu estas en ĉiuj novaĵartikoloj.

Estu bonvena al Vikinovaĵoj, la libera retgazeto! Amike, CasteloBrancodiskuto 00:37, 1. Dec 2010 (UTC)

MediaWiki:Sitenotice [redakti]

Ĉu iu administranto povas redakti MediaWiki:Sitenotice por forigi malnovan mesaĝon pri kandidatigo de Pablo Escobar kiel administranto? Li jam ricevis la statuson. CasteloBrancodiskuto 05:45, 1. Feb 2011 (UTC)

Finita. Jonathan Webley 13:13, 3 Mar. 2011 (UTC)

tipografiisto/tipografo [redakti]

La kutima nomo de tiu profesio estas tipografo (ne tipografiisto kiel en la artikolo tipografio). Vidu en PIV 2005: tipografo (7-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro), specialisto pri tipografio (1-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro). En Reta Vortaro oni trovas tipografo = tipografiisto, sed tiu vortaro bakziĝas sur malnova versio de PIV.

--Riŝo 05:58, 4 Mar. 2011 (UTC)Riŝo

MediaWiki:!/InterProject [redakti]

Mi petas helpon de administrantoj por redakti tiun sistemo-mesaĝon. CasteloBrancodiskuto 20:24, 10 Mar. 2011 (UTC)

Finita. Jonathan Webley 07:02, 11 Mar. 2011 (UTC)
Dankon, Jonathan! CasteloBrancodiskuto 08:01, 11 Mar. 2011 (UTC)

TabbedLanguages.js [redakti]

Hi, sorry for speaking in English. The script Uzanto:Yair rand/TabbedLanguages.js might be useful here. It reformats the page placing language sections into tabs. The categories should be correctly sorted into the tabs if Ŝablono:Lingvo is used. To see how it looks on a page, go to an entry and put javascript:(function(){importScript("Uzanto:Yair rand/TabbedLanguages.js")})() into the address bar. If there is consensus for enabling it by default, importScript("Uzanto:Yair rand/TabbedLanguages.js"); could be added to Mediawiki:Common.js. --Yair rand 19:48, 18 Jul. 2011 (UTC)

Multe artikoloj mankas [redakti]

Saluton,


mi rimarkis ke ni mankas multe artokolojn. Ni trovas ĉi tiujn artokolojn en aliaj lingvoj. Mi ne trovas tio normala ĉar ni trovas la artikolon multe en la angla sed vi ne trovas la saman artikolon en Esperanto. Ni havas multe laboron. Mi komprenas ke ni havas malpli artikolojn, sed se ni mankas multe gravajn artikolojn, tio estas nenormala eĉ unu problemo. Bonan laboron al vi.

Ĉiuĵŭd (Diskuti) 15:01, 3 Jan. 2012 (UTC)

Jes, Ĉiuĵaŭde, mi mem rimarkis la samon pri la franca Vikivortaro. "Tamen la afero progresas", kiel diris Zamenhof. Bedaŭrinde mankas kunlaborantoj ĉi tie kaj do nia grandega minoritato prilaboru la Vikivortaron kiel eble plej intense. Bonan laboron al ni ĉiuj.--Pablo Escobar 23:29, 7 Jan. 2012 (UTC)

Kiel oni diras plurale tantum kaj singulare tantum? [redakti]

Mi bezonas tion por kategoriigi substantivojn de lingvoj, kiuj tion uzas. Dume, mi neologismas tion kiel pluralnuro kaj singularnuro. Ĉu aliaj proponoj?--Pablo Escobar 01:43, 15 Feb. 2012 (UTC)

Hum. Mi preferus nur antaŭ adjektivo, tiel nurpluralo/nurplurala. ~ Leonkoro 11:48, 16 Feb. 2012 (UTC)
Dankon. Bona vortfarado. Tiun formon mi elektis. --Pablo Escobar (diskuto) 08:13, 7 Mar. 2012 (UTC)

Ŝablono Vortospeco ne plu funkcias [redakti]

Saluton !
Ŝajnas, ke la ŝablono Vortospeco ne plu funkcias. Testo :
La komando ==={{pp|Substantivo|ita}}=== produktas :
===Substantivo===
Ĉu iu povas ripari ?
Filipvansnaeskerke (diskuto) 06:37, 2 Maj. 2012 (UTC)

Hodiaŭ ĝi refunkcias ! Mi ne scias, kio okazis. Filipvansnaeskerke (diskuto) 07:58, 3 Maj. 2012 (UTC)

[ˌɛspɛˈʀantoː] aŭ [ˌɛspɛˈrantoː] [redakti]

Saluton ! La artiklo esperanto donas [ˌɛspɛˈʀantoː] kiel prononcado, sed /ʀ/ ne estas sono en esperato (aŭ mi erarigas). La prononcado estas [ˌɛspɛˈrantoː], ne ? --Psychoslave (diskuto) 13:50, 12 Dec. 2012 (UTC)

Saluton, Psychoslave. Mi ne certas kaj mi ne scipovas bone IFAn, tamen mi pensas ke vi pravas. Eble la prononco estu kiel en la Hispana esperanto. --Piet-c (diskuto) 15:14, 12 Dec. 2012 (UTC)

Ilo por aldoni tradukojn al tradukskatoloj [redakti]

Saluton! Mi delonge enviis la anglan vikivortaron pro tio ke tre facilas aldoni tradukojn al ekzistanta tradukskatolo. Mi sukcesis funkciigi ĝin ankaŭ ĉi tie ĉe la esperanta vikivortaro (nur por mi mem), kaj notis kiel uzi ĝin ĉi tie: Uzanto:MiNeEstasVortaristo#Ilo_por_aldoni_tradukojn_al_tradukskatoloj

Kion vi pensas? Ĉu ĝi plaĉas? --MiNeEstasVortaristo (diskuto) 18:33, 7 Apr. 2013 (UTC)

En kiu kapvorto ĝi estas uzata, por ekzemplo? --Pablo Escobar (diskuto) 16:37, 8 Apr. 2013 (UTC)
Mi ekzemple aldonis tradukojn al "lingvo". Pliajn vidu inter miaj kontribuoj, temas pri la ŝanĝoj markitaj per "t+". --MiNeEstasVortaristo (diskuto) 08:28, 10 Apr. 2013 (UTC)
Ĝi estas bonega. Kaj rimarku:

Per Ŝablono:trad:

Kodo Eligo
{{trad|de|Apfelsine|Orange}} germana : Apfelsine (de), Orange (de)

Per Ŝablono:t:

Kodo Eligo
{{pt}}: [1] {{t|pt|quiuí}} portugala: [1]quiuí (pt)

Kio mankas per Ŝablono:t? Ke portugala estu blua. Ni devas komeci per modifo de Ŝablono:pt, ktp. --Pablo Escobar (diskuto) 00:03, 11 Apr. 2013 (UTC)