malsano
El Vikivortaro
Malsano estas stato de viva organismo, kiu malhelpas la pluvivadon kaj generadon de la koncerna unuopa estaĵo. Tion kaŭzas prionoj, virusoj, bakterioj, fungoj aŭ psika stato (depresio).
Oni distingas inter la malsanoj surbaze de la atakata organismo:
- homaj malsanoj (aidoso, celiakio)
- plantaj malsanoj (rusto, karbunklo, ustilago, melduo)
- bestaj malsanoj (hundopesto, birda gripo)