-eg-

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Postfiksaĵo[redakti]

  1. postfiksaĵo markanta altan gradon de grando aŭ intenso, ion pli ol la radiko
    Rimarkoj: tiu vortero esprimas ne nur grandecon, sed generale specialigon de la ideo de la radiko. Ekz-e, domego ne estas nure granda domo, ridego ne estas nure granda rido.
    Rimarkoj: Tiu vortero ne havas propran gramatikan rolon, sed heredas la rolon de la radikalo. Do de substantiva radikalo (k radiko) domo, la fundamenta eg-formo estas substativo domego; de verba radikalo ridi, la fundamenta eg-formo estas verbo ridegi; de adjektiva radikalo varma, la fundamenta eg-formo estas adjektivo varmega.
  2. (asocie) esprimanta malestimon
    Rimarkoj: tiu uzo estas malofta
Kontraŭvortoj
Deveno
el la rusa -га -ga (-яга -ja-ga, -юга ju-ga, ktp), eble la vokalo elektita kiel paralelo kun -et-
Derivaĵoj
ega
egeco
Vortfaradoj kaj vortgrupigadoj
belega
brulego
buŝego
domego
forkego
kriegi
librego
pafilego
petegi
pluvego
pordego
puŝegi
ridegi
ungego
varmega
ventego
virego
Vidu ankaŭ