Helpo:Etimologio

El Vikivortaro
< Helpo:Superrigardo < Etimologio

Enkondulo[redakti]

Etimologio estas kaj parto de lingvoscienco kiu esploras originon kaj devenon de vortoj, kaj eco de unuopa vorto kiu priskribas ties historion aŭ devenon. Vorto povas estiĝi el aliaj vortoj aŭ ties partoj en sama lingvo aŭ alia lingvo je granda kvanto de manieroj. Pluraj signifoj de samaspekta vorto povas havi saman aŭ malasaman etimologion. Etimologio de specifa vorto povas esti sufiĉe certa, iomete necerta aŭ dubinda, aŭ eĉ entute nekonata kaj spekulema.

Etimologio / deveno en vortaroj[redakti]

Etimologio estas opcia parto de enhavo pri unuopa kapvorto en vortaroj. Ĝi estas iomete malpli praktike utila ol ekzemple informoj pri fleksio aŭ strukturaj informoj (ĉu verbo estas uzebla transsitive aŭ netransitive, taŭgaj prepozicioj, kaj simile), sed kelkaj miras aŭ demandas pri deveno de vortoj.

Etimologio en la esperanta vikivortaro[redakti]

Same kiel en aliaj vikivortaroj, la etimologio estas havinda sed ne deviga.

Ŝablonoj kaj kategorioj[redakti]

La etimologion eblas priskribi permane, kaj antaŭe oni kutime faris tiel en multaj vikivortaroj. Nun oni preferas ŝablonojn kiuj unuecigas la aspekton de samspecaj informoj, kaj prizorgas la kategoriigadon. Per la kategorioj eblas serĉi vortojn laŭ diversaj kriterioj, ekzemple:

Ŝablonoj por kapvortaj paĝoj[redakti]

La ŝablonoj "deveno3" kaj "elpropra" almetas la paĝon en la taŭgaj kategorioj, do ne faru tion permane [[Kategorio:...]]. Certigu ke ili ricevas ĝustajn parametrojn, precipe lingvokodojn.

Kategorioj kaj ŝablonoj por kategoriaj paĝoj[redakti]

KategorioKvantoŜablonoKontraŭa
kategorio
Enhavo
Kategorio:Deveno laŭ lingvo (37 paĝoj)1-"Kategorio:Laŭ fonta lingvo"multaj subkategorioj, ekzemple Kategorio:Deveno (indonezia) (12 paĝoj)
Kategorio:Laŭ fonta lingvo (49 paĝoj)1-"Kategorio:Deveno laŭ lingvo"multaj subkategorioj, ekzemple Kategorio:El la indonezia (2 paĝoj)
ekzemple Kategorio:Deveno (indonezia) (12 paĝoj)ling{{kat-deveno}}"Kategorio:El la indonezia"multaj subkategorioj, ekzemple Kategorio:El la malaja (indonezia) (3 paĝoj)
ekzemple Kategorio:El la indonezia (2 paĝoj)ling{{kat}}"Kategorio:Deveno (indonezia)"nepre unu subkategorio Kategorio:El la indonezia laŭ lingvo (1 paĝoj)
kaj
multaj kapvortoj, ekzemple rokok
ekzemple Kategorio:El la indonezia laŭ lingvo (1 paĝoj)ling--multaj subkategorioj, ekzemple Kategorio:El la indonezia (malaja) (1 paĝoj)
ekzemple Kategorio:El la malaja (indonezia) (3 paĝoj)ling^2{{kat-duel}}"Kategorio:El la indonezia (malaja)"multaj kapvortoj, ekzemple mutiara
  • ling = kvanto da lingvoj
  • ling^2 = kvanto da lingvoj kvadratigita (praktike iomete malpli, ĉar ekzemple "Kategorio:El la angla (angla)" aŭ "Kategorio:El la indonezia (malnovnordlanda)" estas evidente nevalidaj aŭ neutilaj)