-et-

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Postfiksaĵo[redakti]

  1. postfiksaĵo markanta malaltan gradon de grando aŭ intenso, ion malpli ol la radiko
    Rimarkoj: tiu vortero esprimas ne nur malgrandecon, sed generale specialigon de la ideo de la radikalo. Ekz-e, cigareto ne estas nure malgranda cigaro, rideto ne estas nure malgranda rido.
    Rimarkoj: Tiu vortero ne havas propran gramatikan rolon, sed heredas la rolon de la radikalo. Do de substantiva radikalo (k radiko) cigaro, la fundamenta et-formo estas substativo cigareto; de verba radikalo ridi, la fundamenta et-formo estas verbo rideti; de adjektiva radikalo varma, la fundamenta et-formo estas adjektivo varmeta.
  2. (asocie) esprimanta kareson
    Rimarkoj: tia uzo anstataŭ -ĉjo, -njo estas malofta
Kontraŭvortoj
Derivaĵoj
eta
ete
etulo, etulino
Vortfaradoj kaj vortgrupigadoj
beleta
boleti
brueto
cigareto
dometo
dormeti
globeto
infaneto
kolereti
lageto
libreto
malsaneta
monteto
peketo
plugileto
pordeto
rideti
rompeti
ruĝeta
ŝtrumpeto
tranĉileto
urbeto
varmeta
vorteta
Vidu ankaŭ