vortlakso

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Substantivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo vortlakso vortlaksoj
Akuzativo vortlakson vortlaksojn
Deveno
El vorto + lakso.
Vorterseparo
vort + laks + o

Signifoj
[redakti]

  1. senvalora, senutila parolado aŭ skribado, precipe multkvanta
Ekzemploj
  • 1996, Sergio Pokrovskij, tradukisto, La majstro kaj Margarita de M. A. Bulgakov, ĉapitro 22:
    Tuj sidiĝu kaj ĉesigu tiun vortlakson.
  • 2009, Carl Mäsak, "La libro 'Du malsanoj en Esperanto'", soc.culture.esperanto:
    La teksto vokas de antaŭaj tempoj, kiam blogoj ankoraŭ ne ekzistis kaj bonaj argumentoj superis logajn titolojn aŭ nesignalhavan vortlakson.
  • 2018, Valentin Melnikov, tradukisto, "Ĉampano" de Anton Ĉeĥov, La Ondo de Esperanto:
    Do resume, kie estas ĝojo laŭ mendo, aĉetita ekzalto, flatado, vortlakso, kie estas trosatiĝo, paraziteco kaj porkeco, tie vi ĉiam trovos vidvinon Clicquot.

Tradukoj
[redakti]