trabati
Aspekto
Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
---|---|---|---|
Indikativo | trabatis | trabatas | trabatos |
Adjektiva aktiva participo | trabatinta | trabatanta | trabatonta |
Adjektiva pasiva participo | trabatita | trabatata | trabatota |
Substantiva aktiva participo | trabatinto | trabatanto | trabatonto |
Substantiva pasiva participo | trabatito | trabatato | trabatoto |
Adverba aktiva participo | trabatinte | trabatante | trabatonte |
Adverba pasiva participo | trabatite | trabatate | trabatote |
Moduso | |||
Infinitivo | trabati | ||
Volativo | trabatu | ||
Kondicionalo | trabatus |
Vorterseparo |
- tra/bat/i (tr)
Signifoj |
- [1] Rompi, malfermi per batoj: unu ondego trabatis tabulon[1] (de la ŝipo); trabati al si vojon en la neĝo[2], inter la homoj[3].
- [2] (+ sin) Antaŭenpuŝi, flankenigante la aliajn: ĉu eble vi ankoraŭ esperas trabati vin per bataliloj—rigardu do ĉirkaŭen![4]; (f) jam de du vojoj vin forpuŝis la manko de iloj por sin trabatiZ; trabatadi sin en la vivo[5].
Ekzemploj |
- [1] Kio okazos, se judo trabatos al si la germanan pikdrataron kaj sukcesos veni al rusa teritorio?[6]
Frazaĵoj |
- [1]
Tradukoj |
|
Referencoj kaj literaturo |
- "reta-vortaro.de" trabati
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "trabati".
- Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "trabati"
- La Simpla Vortaro, „trabati“.
Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ Tivadar Soros. Maskerado ĉirkaŭ la morto. Nazimondo en Hungarujo. — Roterdamo, 2001, p. 41