tolo

El Vikivortaro
Vikipedio enhavas artikolon pri: Tolo

Esperanto[redakti]

tol + o

 Substantivo[redakti]

tolo

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo tolo toloj
Akuzativo tolon tolojn
  1. teksaĵo el linaj, kanabaj, jutaj, kotonaj fadenoj, interkrucitaj laŭ aparta sistemo
    Mi kudros viŝtukojn el ĉi tiu tolo.
    Tolaĵon malpuran lavu en la domo.
    Ŝi ĝuis sian novan tolan pantalonon.
    Dum la spektaklo fontolo prezentis maran pejzaĝon.
    La tablo ekstere estis kovrita per laktolo / vakstolo (tolo, ŝmirita sur unu flanko per lako, por ke ĝi estu nepenetrebla de akvo).
  2. peco el lina tolo, preparita kaj streĉita sur kadro, por ricevi pentraĵon
    Tiu pentristo aĉetis blankajn tolojn hodiaŭ.
    Li surtoligis belegan pentraĵon.
Vidu ankaŭ
batisto, drapo, dreliko, flanelo, fusteno, kretono, pluŝo, ŝtofo
juto, kanabo, kotono, lino, lano, silko, fibro, fadeno

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo